Sankta Dunstan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dunstan (n. ĉ.909, m. la 19-an de majo 988) estis sanktulo, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio, kaj konsilisto de anglosaksaj reĝoj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la vilaĝo Baltonsborough, Somerset. Liaj gepatroj estis Heorstan, nobelo de Wessex kaj frato de episkopoj de Wells kaj Winchester, kaj Cynethryth, pia virino. Laŭ Osbern de Canterbury, anĝelo diris al ŝi ke ŝi naskos sanktulon.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Abatejo Glastonbury, kiu estis parte ruina, irlandaj monaĥoj instruis lin. Pro sia klereco li estis alvokata al la domanaro de sia onklo Athelm, antaŭe episkopo de Wells kaj nun ĉefepiskopo de Canterbury. Poste li eniris la domanaron de Reĝo Athelstan, kies favoron li baldaŭ gajnis. Tio altiris la ĵaluzon de korteganoj, kiuj komplotis kontraŭ li, akuzante lin pro sorĉado. Athelstan komandis lin foriri de la kortego: dum Dunstan estis eliranta de la palaco, liaj malamikoj atakis lin kaj ĵetis lin en kloakputon. Malfacile li elgrimpis kaj iris al la domo de amiko antaŭ ol vojaĝi al Winchester, kie li eniris la domanaron de alia onklo, Alphege la kalva, episkopo de la diocezo. Tiu klopodis persvadi lin iĝi monaĥo, sed nur post grava malsano Dunstan konsentis, kaj eniris Abatejon Glastonbury. Tie li laboris kiel arĝentaĵisto kaj kopiisto. Li estis ankaŭ sperta muzikisto. Li iĝis konsilisto de Aethelflaed, nepino de Athelstan, kaj heredis de ŝi laŭ testamento riĉaĵojn, kiujn li uzis por antaŭenigi la revivigon de monaĥa vivo en Anglio. Dunstan ankaŭ heredis riĉaĵojn de sia patro. Li iĝis ege influa.

Abato de Glastonbury[redakti | redakti fonton]

Kiam Athelstan mortis en 940, lia sekvanto, Edmundo la 1-a (Anglio), alvokis Dunstan al sia kortego kiel konsilisto. Denove sekvis komplotoj de korteganoj, kaj en 944 la reĝo estis forsendonta Dunstan kiam lia vivo estis savata de ĉasada akcidento: tuj Edmundo dankis Dion, revenis al sia palaco, alvokis Dunstan, kaj rajdis kun li al Glastonbury. Tie li donis al Dunstan la kison de paco kaj promesis subteni la revivigon de la angla eklezio. Li nomumis Dunstan abato de Glastonbury.

Dunstan komencis la rekonstruon de la abatejo kaj enkondukis tien la benediktanajn regulojn.

Regado de Edred[redakti | redakti fonton]

En 946 Edmundo estis murdata kaj Edred (Anglio) iĝis reĝo. Ties politiko estis fari pacon kun la danoj kiu regis la nordon de Anglio, kaj reunuigi la regnon. Dunstan estis ĉefa konsilisto de Edred. Dufoje li rifuzis iĝi episkopo (de Winchester en 951 kaj de Crediton en 953), dirante ke li ne deziras forlasi la reĝon dum tiu bezonas liajn konsilojn. Dunstan reformis la eklezion, malgraŭ la kontraŭstaron de multaj nobeloj de Wessex, inter kiuj estis multaj el liaj parencoj.

Regado de Edwy[redakti | redakti fonton]

En 955 Edred mortis kaj Edwy iĝis reĝo. Sekvis konfliktoj kun la eklezio, kaj aparte kun Dunstan. Laŭlegende la tagon de sia kroniĝo Edwy ne ĉeestis kunvenon de nobeloj. Dunstan, kiu tiutempe estis abato de Glastonbury kaj tre potencis dum la regado de Edred, serĉis lin kaj trovis lin amindumanta nobelinon nomatan Aethelgifu. Edwy rifuzis reveni kun Dunstan. Tiu koleriĝis kaj devigis la reĝon lasi la virinon kaj deklari ŝin putino. Post Dunstan konsciis ke li estas ege provokinta la reĝon kaj fuĝis al sia abatejo, sed Edwy sekvis lin kaj disrabis Glastonbury. Dunstan eskapis al Flandrio, kie li ĝuis la favoron de la grafo, Arnulf la 1-a. Tamen la anglosaksa kroniko diras nur ke Dunstan fuĝis el Anglio sen doni la kialon.

En 957 la senjoroj de Mercia kaj Northumbria ribelis kontraŭ Edwy, kaj nomumis lian fraton Edgaron reĝo. Ili invitis Dunstan reveni en Anglion, kaj Oda, ĉefepiskopo de Canterbury (kiu subtenis la ribelon), nomumis Dunstan episkopo, donante al li la diocezon de Worcester en 957. La sekvantan jaron Dunstan iĝis episkopo de Londono.

Ĉefepiskopo de Canterbury[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Edwy en 959, Edgaro nomumis Dunstan ĉefepiskopo de Canterbury, kaj denove Dunstan estis ĉefkonsilisto de angla reĝo. Tamen unue Dunstan rifuzis kroni Edgaron pro lia forrabo de monaĥino de Wilton nomata Wulfthryth, kiu revenis al Wilton. Edgaro kroniĝis nur en 973, ĉe Bath: Dunstan elpensis riton kiu estas la fonto de la kronigada rito de modernaj britaj reĝoj kaj reĝinoj. Aliaj reĝoj en Britio, inkluzive la reĝo de Skotlando, ĉeestis kaj omaĝis Edgaron.

Dunstan daŭre reformis la anglan eklezion. Estis reformado de la monaĥejoj kaj forpelo de iuj monaĥoj de nobela deveno kiuj ne konformis al la benediktanaj reguloj. Aldone, Edgaro donis al monaĥejoj bienojn poseditajn de nobelaj familioj.

En 975 Eduardo mortis, kaj ne estis klare kiun li deziris por heredi la anglan tronon - ĉu Eduardo aŭ lia duonfrato Ethelred. Tamen Sankta Dunstan, ĉefepiskopo de Canterbury, kaj Oswald, ĉefepiskopo de Jorko, subtenis kaj kronis Eduardon. Tamen multaj nobeloj kontraŭis la novan reĝon, kaj profitis de la malforto de Eduardo por rehavi bienojn donitajn al monaĥejoj.

En marto 978 Eduardo estis murdata. Dunstan kronis lian duonfraton Ethelred la Malpretan. Li partoprenis la solenan translokigon de la restaĵoj de Eduardo al la abatejo de Shaftesbury. En 984 li persvadis Ethelred nomumi Aelfheah episkopo de Winchester, kaj en 986 li donis cent funtojn da arĝento al la reĝo kontraŭ promeso ne plu persekuti la diocezon de Rochester (Kent). Li mortis en 988, kaj baldaŭ la angla popolo veneris lin kiel sanktulo. Li estis oficiale kanonizata en 1029.