Edmundo la 1-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Edmund I of England.jpg
Fikcia portreto de Edmundo la 1-a

Edmundo la 1-a (n. ĉ.922, m. la 26-an de majo 946), foje kromnomata la pli aĝa, la justala grandioza, estis reĝo de Anglio de 939 ĝis sia morto.

Li estis filo de Eduardo la pli aĝa kaj duonfrato de Atelstano. Atelstano mortis la 27-an de oktobro 939 kaj Edmundo sekvis lin kiel reĝo.

Baldaŭ Olaf la 1-a, reĝo de Dublino, konkeris Northumbria kaj invadis Mercia. Post ties morto en 942, Edmundo regajnis Mercia. La sekvantan jaron estis pacakordo kun Olaf la 2-a, filo de Olaf la 1-a, kiu sekvis sian patron kiel reĝo de Dublino kaj Jorko, kaj Edmundo iĝis ties baptopatro. En 945 Edmundo konkeris Strathclyde sed cedis tiun regionon al Malkolmo la 1-a (Skotlando) kontraŭ traktato per kiu la du reĝoj promesis subteni unu la alian kontraŭ invadontoj.

En 945 Ludoviko la 4-a (Francio) kaptiĝis de la vikingoj de Rouen. Ludoviko estis filo de Eadgifu, fratino de Edmundo kaj edzino de Karlo la 3-a (Francio). Edmundo helpis liberigi sian nevon kaj restaŭri lin al la franca trono.

Dum la regado de Edmundo monaĥejoj ekreviviĝis post la invadoj de la danoj.

La 26-an de majo 946 Edmundo estis murdata de Leofa, ekzilita ŝtelisto, dum li ĉeestis meson ĉe Pucklechurch, Gloucestershire, kie li posedis vilaon. Li entombiĝis en Abatejo Glastonbury. Lia frato Edred (Anglio) sekvis lin kiel reĝo.

Ĉirkaŭ 940 Edmundo edziĝis al Aelfgifu de Shaftesbury, kiu mortis inter 944 kaj 946 ĉe la abatejo de Shaftesbury. Ili havis du filojn:

  • Edwy, reĝo de Anglio de 955 al 957, kaj poste de Wessex kaj Kent ĝis sia morto en 959
  • Edgaro, reĝo de Mercia kaj Northumbria de 957 al 959, kaj poste de Anglio ĝis sia morto en 975.
Antaŭe: reĝo de Anglio Poste:
Atelstano 939-946 Edred (Anglio)