Clairvaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
la abatejo, nuntempe malliberejo

Clairvaux (prononco [kle:rVO:], de la latina nomo Clara Vallis, en Esperanto "hela valo") estas eksa abatejo de la cistercianoj. Ĝi troviĝas en la norda parto de centra Francio, proksimume 55 kilometrojn oriente kaj 10 kilometrojn sude de la urbo Troyes, en la valo de la rivero Aube, pli-malpli 15 kilometrojn de la urbo Bar-sur-Aube, irante laŭ la rivera bordo al la direkto de la fonto. Nuntempe la konstruaĵaro apartenas al la komunumo Ville-sous-la-Ferté en la departemento Aube en la sudo de la administra regiono Grand Est.

Bernardo de Clairvaux, inicialo el la 13-a jarcento