Savo laŭ la Biblio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se savo ĝenerale signifas liberigon el kondiĉoj nedezireblaj. Plisignife, en religioj savo referencas al interveno de Dio por liberigi la homon el damaĝoj fizikaj kaj precipe spiritaj; en Bibliismo kaj Kristanismo savo referencas al la Graco de Dio kiu liberigas sian popolon el la peko kaj el ĝiaj sekvoj tempaj kaj transtempaj. Do Savo laŭ la Biblio aludas al la tuta Biblio, nome al eroj Malnova Testamento kaj Nova Testamento.

Paradigmo de tiu savo estas evidentigita en tiu frazo de Paŭlo al Koloseanoj (1,13): “kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo”.

La Biblio asertas, kaj la kristanaj eklezioj anoncas eĉ hodiaŭ, ke estas la nura graco de Dio, ricevita laŭlibere de la homo, la liveranto de la savo. (Ef 2,8)[1],

Savo laŭ la Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Malnova Testamento “savo” tradukas diversajn terminojn kuj indikas liberigon el la malbonaj, materiaj kaj spiritaj. La termino hebrea, ekzemple, ישׁוּעה (jeshû‛âh) kunportas la ideon de liberigo. Ĝia radiko signifas “esti larĝa” aŭ “spacema”: liberigi, do, signifas “distancigi, rompi ĉenon, elirigi el la punizolado, savi el le oprimo tiom ke la liberigito nun povas evolui senobstakle. Dio estas ĉiam la protagonisto. Estas Li, fakte, kiu liberigas, ekzemple, el la malvenko en batalo (Eliro 15,1), el malfeliĉoj (Psalmo 34,6), el la malamikoj (Sam 3,10), el la ekzilo (Psalmo 106,10), el la morto (Psalmo 6,4), el la peko (Jesaja 36,29). Kiel oni vidas, la termino “savo” ne ĉiam havas teologian sencon aŭ al tiu senco estas altiritaj ĉiuj libergobezonaj eventoj.

Dekomence Israelidoj aspiris al savo precipe kiel liberigo materisenca kiel io nacia. Kiam, tamen, oni pliprofundigas la sencon de la morala [[Malbono, la savo akiras la ĉiam pli profundan etikan signifon kaj iom post iom antaŭeniris ĝis inkluzivi popolojn de aliaj landoj (Jesaja 49,5-6; 55,1-5)

Per la evoluo de la mesia ideo, la termino alvenis signifi la liberigon el la peko maturiĝo de nova epoko. Inter la israelidoj, la savo akireblas pere de sincera praktiko de la Dia Leĝo, kaj morala kaj ceremonia. La ritaj oferadoj ne povis el si mem realigi la pardonon de la pekoj, ĉar tiuj oferoj antaŭfigurigis la Ŝafidon de Dio kiu per sia enkarniĝo, kaj malgraŭ la homa malakcepto Lin mortiganta, montris la senpagan kaj senkondiĉan perdonantan amon de Dio al la homo (Iesaja 53).

La savo laŭ la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La terminoj kiujn la Nova Testamento uzas por indiki “savi” kaj “savon” estas: σώζω (sōzō) kaj σωτηρία (sōtēria, el kiu soteriologio). Etimologie, se tiam la vortoj ankoraŭ naviĝis tra la originaj sencoj, ili sugestas la ideon “perforte deŝiri iun el peza danĝero"; ili povas ankaŭ signifi “savi el tribunala verdikto aŭ el malsano” (do saniĝi).

La latina, en kiu tuj estas tradukita la Nova Testamento, por la vortoj σώζω kaj σωτηρία estis uzitaj salus, el kiu devenas la esperanta "savo".

En la Instruo de Jesuo, “savo” kutime indikas liberigon el la peko kaj el ĝiaj sekvoj, ion pri kio spertata en la konvertiĝanto, sed ĝia plenumiĝo estas eskatologia, nome riveliĝonta en la estonta eterna vivo kiam la Dia Patreco ricevas la adoptitajn filojn. Li krome instruas ke la savon oni povas atingi nur de Li ĉar Li estas la Filo de Dio enkarniĝinta (2Joh 3,16).[2]

La konvertiĝantoj al Li akiras la savon pere de la amo montrata en la morto de Jesuo (Ef 2,13-18) kiu inkludas ĉiujn benojn elaĉetajn kiujn oni havas en Kristo, inter kiuj la precipaj estas: konvertiĝo, pravigo, adopto, sanktigado kaj gloradon.[3]

Kvankam ĝi devenas nur de la suferoj, morto kaj resurekto de Kristo, la savo fariĝas realigebla nur pere de la agado, en la kredanto, de la Sankta Spirito, kiu influas ĉiujn aspektojn de la vivo de la kredanto.

La efikoj de la Elaĉeto de Kristo estas destinitaj por la tuta mondo, hom kaj natura, kaj kun ĝi mezuros la tutan historion (vidu Apokalipso]]n kaj Rom 8,21-22 kaj Ef 1,10

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio,
  2. Tiu instruo impregnas la tutan Novan Testamenton
  3. Ĉar la konscio pri sia peko emas atenuiĝi kaj melaperiĝi, la tuta Biblio invitas plikonscii pri sia stato de pekemo kaj, do, de bezono de la Dia Pardono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]