Pravigo (teologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Pravigo, aŭ ankaŭ justigo, ĉi tie estas vorto pritrakta laŭ ĝia teologia senco; fakte per ĝi oni intencas, en kristanismo, pensigi al sperte neverifebla kaj nekonstatebla spirita evento per kiu homo laŭrevelacia ekkredanto estas igita justa antaŭ Dio kaj en si mem. Tiu stato, supernature donita de Dio, faras la homon prave atendanta la finan enkorpiĝon al Kristo kaj eniron en la dian spiritan dimension. Pravigo (latine justificatio, france justification, angle justification, germane Rechtfertigung, hispane Justificación), tial estas nura kaj tute senmerita dia dono.


Historio[redakti | redakti fonton]

Granda diskuto, kaj eble ne nur intelektnivele, okazis tra la okcidenta kristana historio. Fakte, ĝuste en la okcidenta kristana eklezio kreiĝis la problemo, precize en la verkoj de Sankta Aŭgusteno (dum en la orienta kristana eklezio la sama doktrino, esprimiĝis en malsamaj senkontrastaj kuntekstoj), kaj akriĝis dum kaj post la Lutera Reformacio. Oni provu konturi la esencon de la disputo:

Ĉu kredanto placaxs al Dio kaj ricevas lian gracon kaj, do, la finan savon pro lia kredago(supernature provokita en la homa konsento) aŭ ĝi bezonas ankaŭ laŭkristajn bonagaĵoj al kiuj estas puŝita kaj devigata la kredanto? Se la justulo estas justigita per la simpla kredaga graco, kia funkcio restas al homaj kristane spiritaj kondutoj? Certamomente la katolika kaj lutera eklezioj sin trovis dividitaj pro tio ke la unua ŝajnis konfidi pli sur la bonagado de la kredanto, damaĝe do al la pergraca kredago, dum la dua ŝajnis neglekti la bonagadon biblie tiom postulatan. La forto de la polemiko venenigis la rilatojn, pro diversaj motivoj jam almike polemikantajn.

Post jarcentojn, teologoj de la du eklezioj trovis volon kaj oportunon por studi la tutan aferon el ĝia origino, kaj biblie kaj tradicie kaj nivele de la kredo konfesata de ĉiu el la du eklezioj. Fine kreiĝis kaj instaliĝis egalmembra teologia komisiono kiu, post plurjaraj studoj, konkludis per aprobita, de la tutmonda Luterana Federacio kaj de la Katolika Eklezio, dokumento (16 de junio 1998)[1] laŭ kiu la du eklezioj substance konfesis kaj konfesas ĉi-rilate la saman kreddoktrinon. Nome, la pravigo estas senescepta dia agado (per sola fide), sen kiu homo ne povas plaĉi al Dio kaj atingi la savon, kaj la sekva bonagado estas postulita kaj necesa kiel obeo al la pravigo ricevita (justiĝo). La sola fide (sola fido) de la reformacio ne ekskludas la volon bonagadi kaj la bonagado valoras nur pro la jam ricevita pravigo.

La diskuto, historia kaj teologia encentriĝis en la interpretado de tekstoj de la Nova Testamento kiel la leteroj de sankta Paŭlo (Rm, Gl) kaj sankta Jakobo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2] Kompendio de la katekismo de la katlika eklezio: Religiaj Verkoj

[3]

[4]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• Il consenso cattolico-luterano sulla dottrina della giustificazione, a cura di Fulvio Ferrario e Paolo Ricca, Claudiana, Torino 1999

• Fulvio Ferrario, Wlliam Jourdan, Per grazia soltanto. L'annuncio della giustificazione, Claudiana, Torino 2005

• Vittorio Subilia, La giustificazione per fede, Paideia, Brescia 1976

• Il consenso cattolico-luterano sulla dottrina della giustificazione, a cura di Fulvio Ferrario e Paolo Ricca, Claudiana, Torino 1999

• Fulvio Ferrario, Wlliam Jourdan, Per grazia soltanto. L'annuncio della giustificazione, Claudiana, Torino 2005

• Vittorio Subilia, La giustificazione per fede, Paideia, Brescia 1976

• Benedicto XVI explica cómo entendía san Pablo la justificación [5]

• Declaración conjunta sobre la Doctrina de la Justificación [6]