Meĥanikismo
Meĥanikismo estas filozofia doktrino, kiu klarigas la realon per nur meĥanikaj leĝoj de la fizika movado. Ĝi asertas, ke la sola formo de kaŭzeco estas fizika influo inter la materiaj elementoj, kiuj konsistigas la realan mondon kaj, tial, ĝi defendas ankaŭ materiismon kaj fizikismon. Ĉi tiu necesa fizika kaŭzado signifas, ke kapabloj kiel libera volo, konscienco aŭ la ekzisto de etiko apenaŭ havas sencon, ĉar ili ne estas klarigeblaj el pure meĥanikaa vidpunkto. Krome, ĝi implicas akcepton de determinismo kaj kontraŭas vitalismon, kiu implicas, ke vivaj organismoj posedas ne-fizikajn ecojn (ekzemple, vivan forton), kiuj igas ilin vivaj.[1]
En la deksepa jarcento Descartes antaŭenigis la tielnomitan klasikan meĥanikismon, fizikan vidadon de la mondo post la esploroj de Galileo, Huygens kaj Boyle. Klasika meĥanikismo baziĝas sur du doktrinoj: ontologio kaj gnoseologio. La kartezia meĥanikisma ontologio enhavis du ĉefajn tezojn: la mondo kondutas kiel maŝino kaj ĉio reala estas fizika. Meĥanikisma meĥaniko, aliflanke, asertis, ke la redukto de fenomenoj al iliaj fizikaj partoj kaj iliaj meĥanikaj interagoj estis sufiĉaj kaj necesaj por klarigi ĉiujn okazaĵojn.[2][3][4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Campeyn, Joan. Llibertat i mecanicisme (katalune) (HTML). Apunts Jota'O. Arkivita el la originalo je 2023-02-03. Alirita 2019-06-17 .
- ↑ Bunge, M. (2002) Crisis y reconstrucción de la filosofía (hispane). Barcelona: Gedisa.
- ↑ Des Chene, A. (2001) Spirits and Clocks. Machine and Organisms in Descartes (anglès). Nova York: Ithaca, Cornell University Press.
- ↑ Bunge, M. (2007) A la caza de la realidad. La controversia sobre el realismo (castellà). Barcelona: Gedisa.