Kristana ilumino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristana Ilumino aŭ Ilumino laŭ kristanismo ricevas diversajn signifojn, indikantajn per ĝi la donon de la kompreno kaj de asimiliĝo de la vero revalaciita.

Ilumino en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La koncepto pri ilumino en tiu sankta skribo estas ligita kun la greka verbo φωτίζω (phōtizō = fotizo) kun la senco “ilumini, porti lumon, vidigi. Ĝi aplikiĝas kunekse kun jenaj konceptoj:

  • Ĝenerala ilumino kiun Kristo aktivigas pere de la Evangelio kiel aperas en: “[...] la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon” (Jo 1,9); “[...] la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio” (2 Timoteo 1:10);
  • Iluminanta sperto pri la savo: “Ĉar ĉe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la ĉielan donon kaj fariĝis partoprenantoj en la Sankta Spirito," (Hebreoj 1,6; “Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj” (10:32); (Efe 1,18) “dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj”; (1 Kor 4,5) “Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon”.NB Kiel videblas la kristana ilumino postulas certe kunlaboron de la iluminito, sed ĝi estas donaco de Dio. En tiu la kristana ilumino distanciĝas el la simila spirita fenomeno de la orientaj religioj, kiel en Budhismo.

Ilumino en la posta kristana teologio[redakti | redakti fonton]

Teologie la termino “ilumino” estis aplikita ankaŭ al diversaj konceptoj kaj religiaj spertoj:

  • En la praa eklezio, estas la bapto kiu estas konsiderata “iluminado”, kiel ekzemple en Justino Martiro en la “Unua Apologio” (150 ĉ.).
  • Aplikita al la inspiro de la Biblio, la teorio de la Iluminado subtenas ke la percepto kaj kompreno de la bibliaj verkistoj estis levitaj kaj intensigitaj ĝis nivelo pli alta ol tiu de ĉiuj aliaj homoj.
  • Foje en la novortodoksa difino, ilumino estas identigata kun la revelacio kiam ĝi priskribas kiel la Biblio fariĝus Vorto de Dio nur kiam la unuopulo malkovras kaj komprenas la veron kiun la Biblio transdonas.

La doktrino de la ilumino kuniĝas al la agado de la Sankta Spirito per kiu Li HELPAS la kredinton kompreni la veron de la Sanktaj libroj.

La persono kiu ankoraŭ ne ricevis tiun dian iluminadon ne povas sperti la komprenon pri la diaj donacoj ĉar “la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite” (1 Kor 2,14)]. La Sinjoro promesas al siaj sekvantoj ke kian la Sankta Spirito descendos sur ilin Pentekosto, estus tiu ĉi la gvidanto al la vero (Jo 16,13-16), kaj tio inkludas la “aferojn profundajn” pri Dio (1 Kor 2,9-10)

Tia kompreno-Ilumino tamen ne mankas je kondiĉoj. La kredanto devas mem senti intereson kaj admiron pri Dio kaj esti preta obei al tiuj kiuj, ŝarĝitaj, iam, krei, nun, interpreti la dian vorton. La homa kaŝita egoismoj loĝas tiu de la religio propraŭza kiun iluzie facile estas atribuata ankaŭ al Sankta Spirito.

Ilumino ĉe filozofoj[redakti | redakti fonton]

Filozofoj kiel Platono kaj Aŭgusteno, kaj multaj mezepokaj, postulis, por ekspliki la scikapablon en la homo, la agado en la homa intelekto de iu superantura forto. En Platono tiu forto estas la Ideoj, kies memoro kuŝas en la homa menso, por Aŭgusteno kaj Bonaventura temas male pri rekta ago de Dio lumanta la menson kaj ĝin kapabliganta al kono. Evidentas, tamen, ke tiuj filozofoj ne pretendis tion scii pere de la dia revelacio, sed nur per la “forto” de ilia racio kiu provis trovi firman fundamenton en la kono de la vero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]