Skoto Eriugena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano Skoto Eriugena

Johano Skoto Eriugena, (latine Ioannes Scotus Eriugena), irlanda monaĥo, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 810 kaj forpasis, eble en Anglio eble en Francio, post la jaro 877, estis filozofo kaj teologo, tradukisto, konsiderita la plej eminenta intelektulo de la Alta Mezepoko. Mezepokistoj kaj studuloj pri kulturoj montras ke Skoto Eriugena estis ankaŭ elstara manifestado, malofta kaj altvalora, de la kelta kulturo, kun profilo tendenca al la imagopovo konceptita kiel pozitiva forto, per kiu oni iras al la malkovro de la Lumo... lumo kiun oni serĉos en la alteco de la katedraloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liajn irlandajn originojn oni povas dedukti el lia nomo mem, fakte li estas “skotus” (scotus), aŭ loĝanto de Scotia Maior (Skotio Granda), tiama nomo de Irlando; krome en la manuskriptoj li sin subskribis Eriugena, nome naskita (gena) en Eriu (hodiaŭ ”Ejro”).

En 843 Eriugena transloĝiĝis al Francio por estri kaj instrui en la “Schola Palatina” de Karlo la Kalva. Tiu ĉi konfidis al li ankaŭ la taskon de la traduko al la latina [1], el la Greka lingvo de la Corpus Areopagiticum (Areopaga Korpuso) de Dionizo la Areopaga, kiun li studis kaj komentis latinlingve, alproksimiĝante al ties filozofia matrico, nome al Novplatonismo. Li estis ankaŭ tradukisto de la grekaj verkoj de Origeno kaj de la Kapadokiaj Patroj, inter kiuj Sankta Bazilio, Sankta Maksimo la Konfesanto kaj Sankta Gregorio de Nyssa.

[2]

Lia filozofio[redakti | redakti fonton]

Lia filozofio laŭiras sur la linio de sankta Aŭgusteno rilate Platonismon kaj inklinas al la Negativa teologio. Sendube, Skoto Eriugena volis ekspliki la realon pere de racia kaj unuiga sistemo kiu transsaltu la dualismon de la religio – laŭ kiu Dio kaj la mondo estas du realoj malsamaj – elpensante unuecon malgraŭ kaj trans la kreado kaj la libera volo (dia kaj homa). Pri tio lia lingvaĵo foje rajtigas malsamajn interpretojn kvazaŭ li tikletus panteismajn filozifiaĵojn.

Por Eriugena, racio kaj kredo estas validaj fontoj de vera scio, ĝuste pro tio ili ne povas kontrasti inter si; kaj se tio okazus, estas la racio kiu devas venki. Eble tiu koncepto, hodiaŭ aperte konfesata en katolikismo, kaj certe iu lingvaĵa tendenco panenteisma aperiĝinta en De divisione naturae, altiris kontraŭ li la suspekton pri herezo (Pro diigo de la naturo kaj naturigo de Dio). Lastajn tempojn eminentaj katolikaj novskolastikaj filozofoj kiel Étienne Gilson kaj svisa teologo Kardinalo Hans Urs von Balthasar, rekonis al Skoto Eriugena substancan ortodoksecon ĉar li tuteklare konfesas la dian transcendon malsame ol panteismo kaj liberan volon, nekoncepteblan en panteisma koncepto; antaŭnelonge ankaŭ Benedikto la 16-a esprimis juĝon substance pozitivan pri tiu filozofo. [3]A

Post la morto de Karlo la Kalva (877) S. Eriugena forlasis sian taskon, translokiĝis ĉe Alfredo la Granda, reĝo de Anglio, kie iuj monaĥoj lin mortigus per plumbatoj pro lia herezo. Fakte, male, li revenis al Francio, kie eble okazis lia morto.

La miskomprenoj pri lia doktrino trovis fonton, krom en lia neprecizeco de lingvaĵo, en la neĝustaj ekstremigoj faritaj de iuj filozofoj de la Skolo de Chartres. En 1210 filozofoj-teologoj Almariko de Bene kaj Davido de Dinant subtenis sian panteismon pretendinte ke ili trovis tiun doktrinon en verkoj de Skoto Eriugena: la eklezia aŭtoritato, ilin kondamne rifuzante, rifuzis ankaŭ la verkojn de Skoto Eriugena en provinca koncilio kaj oni komencis bruligi lian verkon De divisione naturæ; ankoraŭ en 1225 papo Honorio la 3-a, reeĥante la denuncon de papo Nikolao la 1-a (865 aŭ 867), pelis la francajn episkopojn bruligi ĉiujn ekzemplerojn de De divisione naturæ.

La dia realo kaj la racio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Skoto Eriugena, filozofio kaj teologio identiĝas. Li fakte diras: "la vera filozofio estas la vera religio kaj, inverse, la vera religio estas la vera filozofio". Se la kompendieca frazo entenas ion da ambigueco, ĝi klariĝas per la alproksimigo al la aŭgustena "credo ut intelligam et intelligo ut credam" (nome mi kredas por kompreni kaj komprenas por kredi), kie la unuiĝo kaj distingo de la kredo kaj racio estas sinteze asertata.

La kvar naturoj[redakti | redakti fonton]

En lia precipa verko “Periphyseon” («De divisione naturae» estos titolo posta, eble ĉe ĝiaj studuloj) Skoto Eriugena formulas sian teorion pri la “dia” startante el Novplatonismo, sed ĝin integrigante per la kristana koncepto de la personeco de Dio, Kreanto de la mondo. Por tiu filozofo, Dio estas la unika realo, kaj estas la unika “protagonisto” de lia filozofio: fakte, ĉiuj aĵoj dependas de li kaj estas “generataj” de li kaj ĉiuj revenas al li. Li nomas la kunaĵo de ĉiuj aĵoj "natura", kaj, ĉar tiu naturo fine identiĝas kun Dio, en ĝi kaj el ĝi li trovas “kvar aspektojn” (dividoj) en dia Esto”[4]. Ili estas:

1) La naturo nekreata kaj kreanta, kiu estas Dio mem: pri li, la homa racio povas nur diri kio li ne estas, ne kio li estas (negativa teologio): koncepto kiu multe plaĉos al Nikolao el Kuzo. Al tiu Esto, Skoto rekonas eternecon, ekstertempecon, absolutan transcendon.

2) La naturo kreita kaj kreanta, kiu estas la Verbo (Logos) devenanta el Dio: ankaŭ en tiu dua aspekto (divido) Dio estas la Aŭtoro de la praaj kaŭzoj aŭ de ekzemplaj originaloj de ĉiuj aĵoj. Tiaj “stampoj” (latine, "species") aŭ “formoj” estas aspektoj de la dia Penso. Ili sameternas kiel Dio, kaj, ĉar ankaŭ kreantaj ĉiun aĵon, ili estas ankaŭ lia manifestado. En tiu ĉi aspekto (divido) de la naturo Eriugena evidente reprenas platonan koncepton de la Idejoj, pri ili tamen donante kristanan fundamenton (nome la dia menso (Dio) anstataŭ la Iperuranio, kaj identiĝo kun Dio mem anstataŭ eksterdian ekziston).

3) La naturo kreita kaj nekreanta, kiu estas la tuta materia realo (aŭ fizika) lokita en la Spaco kaj en la Tempo: temas pri la eksterigo de la diaj ideoj (jen alia repreno de la Ideoj platonaj), ĉar la universo estas kopio de tiu ideoj. La universo, do, estas kreita kaj eterna pro tio ke ĝi estas kunekzistanta kun la eterna Verbo-Logos, kaj ĝi (la universo) estus komponita el animo kaj Korpo, kiel senmezura vivanta organismo. Kaj la materiaj aĵoj ĝin komponantoj estus nur ŝajnoj ĉar ilia fundamento estus la spiritaj ideoj. Tiu tezo estas reprenita de Novplatonismo kiu asertas ke ĉio estas unika substanco, tiu dia, kaj la mondo estus manifestado (teofanio) de tiu substanco. Tial, laŭ Skoto Eriugena, "Deus fit in omnibus omnia", nome Dio fariĝas ĉio en ĉiuj aĵoj, ĝuste kiel en Pseudo-Dionizo Areopaga. La debatoj, pri tio, de la venontaj jarcentoj, montros ke se la eterneco de la mondo ne malplaĉos al Tomaso de Akvino, ĝi kun tiu ŝajnado unika vivanta organismo alarmos ĉar malfacilas kun ĝi respekti la koncepton de la dia transcendo).

4) La naturo nekreita kaj nekreanta, kiu estas Dio mem, konceptita kiel tio al kio la tuta kreaĵaro strebas reveni; tiu aspekto (divido) reprezentas Dion kiel celon kaj destinon de la mondo. ĉar ĉio kio devenas el origina punkto nature tendencas al ĝi reveni. Tiu filozofo, do, proponas la temojn de “avataro kaj malavataro al la origina punkto”, karakterizantajn Novplatonismon. En tiu amplekso, inter la mondo de la korpoj kaj tiu de la esencoj staras la homo; por Eriugena la homo estas mikrokosmo kiu, per de intelekto, provas rekonstrui la tutan raciecon de la aĵoj, provas retrovi ilian esencan unuecon, trans la kaosaj multego kaj multnombro, en la materia mondo kaj de intelekta mondo. Tial kiu strebas al tiu praa unueco, tiu komprenas ke la aĵoj kiuj estas kreitaj kaj mortemaj, male estas sameternaj kun la Verbo-Logos ĉar esprimoj de ties esencoj-ideoj. Tial danke al la kredo kaj al la racio la homo komprenas la “dian” ĉeestan en la mondo, kaj kontribuas tiel al la “reveno” de la tuta universo al Dio. La homa inteligento, tial, estas nur ilo por kontempli la Verbon-Logoson, sed tiu inteligento povas perdiĝi tra la aĵoj kaj perdi la kapablon koni la veron. Jen do la utilo kaj neceso de la Elaĉeto pere de Kristo, kiu igas ebla la revenon al la kono kiun Dio havas pri la mondo kaj pri si mem.

Konklude: tiel la kvar aspektoj (dividoj) de la naturo formas "cirklon/rondon" en kiu Dio mem estas la centro, kiu tamen restas senŝanĝa kaj estodonanta.

La homa libero[redakti | redakti fonton]

Johano Skolo Eriugena estis ankaŭ granda subtenanto de homa libera volo, aparte kontraŭ la eksplicita neo farita de la monaĥo Goteskalko: tiu lasta, opiniante interpreti la pensadon de Aŭgusteno, formulis la doktrinon de la Duobla antaŭdestino laŭ kiu Dio antaŭdestinas iujn al la savo kaj al la bono kaj aliajn al la damno kaj al la malbono. Sed Eriugena ribelas al tio obĵetante ke ne eblas atribui al Dio “antaŭdestinigon” ĉar en Dio ne ekzistas nek “antaŭ” nek “malantaŭ”: se tio estus Dio tion realigus ĉar en Dio penso kaj ago identiĝas kaj, krome, la malbono ja estas, sed estas seneste: laŭ Aŭgustemo la malbono estas manko de bono, do ĝi ne ekzistas en si mem: do Dio ne povas destini al malbono, kiu ne ekzistas en si mem. La esenca karakterizo de la homo estas la libera volo: se estus antaŭdestino la homo estus ruinigita en sia esenco. Tiu libera volo orientiĝas al Dio por akcepti la savon...

Sed ĝuste en tiu penso kaŝiĝas, laŭ kritikistoj, la krederaro de Eriugena: ĉu la homo kapablas atingi per siaj fortoj la savon eternan? Post la kondamno de Pelagianismo, tio ne estas subtenebla en la eklezio. Sed Eriugena, certe ne ekskludis la dian donacon (Gracon) al la libera volo. Bedaŭrinde, la akuzo produktis radikojn kaj reagojn. Kaj pro manko de klareco lia doktrino estos kondamnita en du provincaj koncilioj.

Krome en la elano refuti la kontraŭhoman herezon de antaŭdestinigo, Eriugena trafis en alian suspekton: ke li neas la eternecon de la puno pro la definitiva pentrifuzo de la pekulo. Ankaŭ la infero, kiel ĉiuj aĵoj, revenante al Dio, akiras sian veran esencon, kiu ne povas esti malbona: la infero estas malbono, do eĉ ĝi malekzistos.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakte nova traduko ĉar la antaŭa tradukinto tradukis laŭlitere igante miskomprenebla la penson de la korpuso: difekto kiun ankaŭ al lia tradukaĵo, poste, kelkaj riproĉis
  2. Li ne estis kleriko, laŭ la terminologio tiutempa, nome li estis klera (la terminoj foje identiĝas, foje malsamas laŭlonge de la epokoj). Li estis monaĥo, sed neniam ricevis sakramentajn ordinojn kaj tial neniam ekzercis ekleziajn funkciojn proprajn de la ordinitoj
  3. Ĝenerala aŭdienco, 10n de junio 2009.
  4. La lingvaĵo ĉi tie ŝajnas panteisma, sed tio estas nur ekstera vesto

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De divina prædestinatione (La predestinazione divina).
  • De divisione naturæ (La divisione della natura. Titolo originale: Periphyseon). L'opera maggiore e più conosciuta.
  • Expositio in Hierarchiam celestem Dionysii (Esposizione sulla "Gerarchia celeste" di Dionigi).
  • Homilia in prologum sancti evangelii secundum Iohannem (Omelia sul Prologo del Vangelo di Giovanni).
  • Commentum in s. evangelium secundum Johannem (Commento al Vangelo di Giovanni).
  • Annotationes in Martianum (Commento alle "Nozze di Mercurio con Filologia" di Marziano Capella).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mario Dal Pra, Scoto Eriugena ed il neoplatonismo medievale, Fratelli Bocca, Milano 1941
  • Tullio Gregory, Sulla metafisica di Giovanni Scoto Eriugena, Sansoni, Firenze 1960
  • Werner Beierwaltes, Eriugena, I Fondamenti del suo pensiero, Milano 1997
  • Papparella Francesco, Le teorie neoplatoniche del simbolo. Il caso di Giovanni Eriugena, Vita e Pensiero, Milano 2009
  • Emmanuel Falque "Dieu, la chair et l'autre" (ch. 2, Dieu phénomène - Jean Scot Erigène) PUF, 2008
  • Stephen Gersh "From Iamblichus to Eriugena: an investigation of the prehistory and evolution of the pseudo-Dionysian tradition" Brill Archive, Leyde, 1978.
  • Michela Pereira, Scoto Eriugena "Sulle nature dell'universo" (I Vol. de 6 de la "Periphyseon", tradukita de Michela Pereira kun la latina teksto frontopaĝa, Fondazione Valla-Mondadori,2012.
  • Divisione della natura (de Scoto Eriugena), italigita kun la latina teksto flankapaĝa, collana “il pensiero occidentale” direktita de Giovanni Reale, Bompiani, 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]