Subordiĝismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Subordiĝismo, el la latina subordinatio (postmetado), ampleksas diversajn prakristanajn herezojn, en kiuj la persono de Jesuo estis konsiderita dieca aŭ minora Dio, dependa kaj malsupera ol la Patro: tiom dependa ke li taksiĝas kreaĵo de Dio, perfektega ja, jes, sed ĉiam kreita. Iniciatintoj de tiu subordiĝa lingvaĵo, kaj foje ankaŭ doktrino, estis iuj grekaj apologiistoj de la dua kaj tria jarcentoj, kiel Justino Martiro, Panteno, Klemento de Aleksandrio ktp kaj ankaŭ Origeno.

Laŭ Justino, la Logoso (vidu la preambolon de la evangelio de Johano), prezentita kiel unika fonto de inteligebleco de la universo kaj aparte de homa menso, foje aperas dio nimora. Laŭ aliaj, la Logoso estas kreinta kun la Patro sed ili penas trovi la ĝustan linvaĵon, tute novan en religia monoteismo, ŝajnis al ili ke la substanca egaleco de la tri personoj finiĝus en triteismon (tri dioj). Kvankam malkreskanta, la subordiĝa lingvaĵo daŭris ĝis la kreo de la klara formulo: la Filo havas la saman substancon de Patro kaj adoreblas kiel la Patro.

La lingvaĵo, kaj foje ankaŭ la doktrino subkuŝanta, siavice influita de nekristanaj grekaj filozofioj, kontribuis al estiĝo de diversaj doktrinoj, senpere kaj senhezite, rifuzitaj de la universa eklezio. Tiuj doktrinoj, herezaj, estas: Docetismo (la korpo de Jesuo estis nur ŝajna), Modalismo (Dio estas unika persono kiu manifestiĝas laŭ tri malsamaj manieroj), Monarĥismo (Dio sola persono kun dependantaj malsuperaj Filo kaj Spirito), [Adoptismo] (la Filo estas nur adoptita en la bapta momento), kaj fine Arianismo (la Filo ne estas Dio).

Kiel jam dirite, tiuj doktrinoj estis rifuzitaj kaj akre kondamnitaj de la ununura granda eklezio kvankam mankanta je la posta lingvaĵo koncernanta la Triunuon. Tiuj doktrinoj estis, tial, merĝenigitaj pro tio ke ili kontraŭis la samdignecon de la tri personoj, kvankam jam ne perfektiĝis kaj disvastiĝis la korekta lingvaĵo, kio okazos en la koncilioj Nicea (325) kaj tiu de Konstantinopolo de 381.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

[2]

[3]