Modalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Modalismo estas herezo kiu aperis en la 3-a jarcento kaj kiu atribuas al personoj de Sankta Triunuo malsamajn "modalojn" aŭ manierojn de l' Dia Esto. Pritrakto tipike modalisma estas vidi Dion aktiva en la kreado kiel Patro, en la savo kiel Filo kaj en sanktigado kiel Sankta Spirito.

La unuaj kristanoj, kvankam malriĉaj je lingvaĵo koncernanta la estontan dogman formularon, facile kaj instinkte sentis deviojn el la kredo. En la 3-a jarcento pK, Sabelio, libia pastro, sed loĝanta en Romo, inventis novan herezon. Li instruadis, ke en la Dia Esenco troviĝas unusola persono, tiel ke la Patro, la Filo, kaj la Sankta Spirito nenioalie estas ol la sama persono kiu alprenas malsamajn funkciojn aŭ oficojn aŭ karakterizojn aŭ fizionomiojn: ne do tri personoj en unusola Dio. Per tia difino pri Dio, li intencis plisolidigi la kristanan monoteismon. Nature la plejparto de la eklezio tuj rimarkis kaj rimarkigis ke la Sabelia instruo kontraŭas al la tradicia kredo de la Eklezio: Sabelio estis ekskomunikita ĉar persistis en tia instruo al la popolo. Lia herezo estis difinita Sabelismo aŭ Modalismo aŭ Patripasionismo ĉar por Sabelio sur la kruco mortis la Patro subveste de Jesuo, kiel jam komentis Sankta Ireneo.

Tiu herezo liveras gravan informon pri la kristana kredo antaŭnicea. La Nicea Kredo (325) proklamis la diecon de Filo. Sed ĝuste tio estis kredata de la kristanaj komunumoj kiel aperas el la kondamno kontraŭ la Modalismo de Sabelio kiu faris el Jesuo Kristo nur aspekto de la Patro.

Hodiaŭ modalismo estas konfesata de la Unuigita Pentekosta Eklezio.


Eksteraj ligoj

[1]

[2]