Morala teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Surmonta Parolado de Jesuo laŭ la Evangelio laŭ Mateo. Pentraĵo de Carl Heinrich Bloch, dana pentristo. 1890.

La morala teologio estas studobojekto evoluinta precipe en la medio de la Katolika Eklezio kaj kiu, laŭ ĝia esenca (nome kiu klarigas ĝian esencon) difino, estas la scienco devenanta el la dia revelacio kiu ordigas la homajn agojn al la supernatura beateco[1]. Eblas paroli pri morala teologio kiel vojoj kiu konsideras la agojn de la homo sub la lumo de lia metafizika konstitucio kaj de la dia revelacio.

Fontoj de la morala teologio[redakti | redakti fonton]

Tial la precipaj fontoj el kiuj movas la morala teologio estas:

La sektoroj de la morala teologio[redakti | redakti fonton]

La morala teologio dividiĝas en du partoj: ĝenerala aŭ fundamenta kaj speciala.

Morala teologio fundamenta[redakti | redakti fonton]

La fundamenta morala teologio (foje dirita ankaŭ ĝenerala morala teologio) pritraktas la unuajn principojn de la studobjekto, komunajn al ĉiuj moralaj konkretaj problemoj. Ili koncernas:

  • la lasta celo de la homo
  • la homaj agoj ĉar volaj kaj do objektoj de la moralo
  • la psikofizikaj komponantoj de la homa agado (la pasioj])
  • la moralaj habitus, nome virtoj (kristanaj) kaj malvirtoj
  • la normoj de la homa agado
  • fine la helpoj de la dia graco, ekde la donitaj teologiaj virtoj ĝis la donoj de la Sankta Spirito.

Morala teologio +++ special[redakti | redakti fonton]

La speciala morala teologio pritraktas apartmaniere la diversajn moralajn temojn. La materia organizado dependas de la elektita arkitekturo:

  • iuj ekkontruas la moralon startante el la dek ordonoj
  • aliaj ligiĝas al duobla precepto de la karitato, nome amo al Dio kaj amo al proksimularo
  • aliaj, plue, apogiĝas sur la virtoj teologiaj kaj moralaj
  • aliaj, fine, apudiĝas traktadon al traktado, agnoskante la neeblecon de ĝenerala arkitekturo.

Ĝenerale oni konsideras studobjektoj de la morala teologio aparte la bioetiko, la teologio de la homa amo kaj la Katolika sociala doktrino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacobus M.Ramirez, De hominis beatitudine, ed. Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 1942.
  2. difino de la hispana teologo de la 16-a jarcento Gabriel Vásquez.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]