Diskuto:Mielabelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mielabelo estas anglismo[redakti fonton]

Mi estas certa ke la vorto mielabelo estas anglismo, el honey bee. En ĉiuj miaj vortaroj abelo sufiĉas por tiu senco, ĉar abelo estas insekto... kiu produktas mielon k vakson (PIV).

Donald Rogers

Saluton, Donald. Mi pensas, ke vi pravas. Krome NPIV enhavas la simplan formon abelo sur paĝo 41 por ĉi tiu genro. Sed bonvolu ankoraŭ ne alinomu ion, ĉar ankoraŭ estas diskuto sur Diskuto:Abelo. Mi ne scias, kiu konfuzigis la terminojn. Kore --Tlustulimu 15:21, 17. Jan 2009 (UTC)
(+) Mi ĵus komencis diskuton en nia ĉefa diskuto, ĉar estas koncernata plia artikolo. Kore --Tlustulimu 15:30, 17. Jan 2009 (UTC)

Ŝajnas ke nenio okazis en la lastaj kvar jaroj pri ĉi tiu diskuto. La ligo al la Diskutejo ne montras tian diskuton. Mi rimarkis ke "mielabelo" aperis en la vortaro de Benson, sed ne en Germana-Esperanto-vortaro (vortaro.info). Tial mi ankoraŭ kredas ke ĝi estas anglismo. Ĉu ni demandu al la Akademio de Esperanto?

Donald Rogers 12-feb-2013

Mi ne miras, ke vi ne trovas nomojn de specioj, fakvortoj en mezvortaroj. Ekzistas do la ĝenerala artikolo pri abeloj. Ne nur la angla, sed germana, hungara lingvo uzas eptetan formon (mielabelo, domabelo) por distingi inter la aliaj 20.000 abeloj. Jen per guglo troveblaj plej simple la malnovaj diskutoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Arkivo_2009_3#Abelo_kaj_Mielabelo Narvalo (diskuto) 23:19, 11 Feb. 2013 (UTC)