Anasedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anatidae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anasedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Anasedoj Anatidae
Vigors, 1825
Subfamilioj

Dendrocignenoj Dendrocygninae
Talasornenoj Thalassorninae
Anserenoj Anserinae
Stiktonetenoj Stictonettinae
Plektropterenoj Plectropterinae
Tadornenoj Tadorninae
Anasenoj Anatinae
Ajtienoj Aythyinae
Merĝenoj Merginae
Oksiurenoj Oxyurinae
kaj vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nigraventra arbanaso (Dendrocygna autumnalis)

La familio de la Anasedoj [1] grupigas anasojn, cignojn, kaj anserojn. Anasedoj estas membranpiedaj akvobirdoj, disvastiĝintaj tra la tuta mondo, ĉar loĝas en ĉiuj kontinentoj escepte Antarkto kaj en plej parto de la insuloj kaj insularoj de la mondo. Tiuj estas birdoj kiuj estas adaptitaj tra evoluo al naĝado, flosante sur akva surfaco, kaj en kelkaj kazoj al plonĝado en almenaŭ neprofundaj akvejoj, krom cignoj. (La Piga ansero jam ne plu estas konsiderata parto de la Anasedoj, sed ĝi estas lokigita en sia propra familio Anseranasedoj.)

La plej grava el la anasedaj trajtoj estas la beko, plateca kun mola ŝelo kaj ronda ekstremo. Sur la rando de tiu beko, vicoj de premaj lamenetoj utilas por filtri akvon.

Anasedoj nestas ĝenerale sur grundo, sed kelkaj nestas en arboj aŭ en subfosaĵoj.

Oni distingas 146 speciojn en kvar subfamilioj kaj 40 genroj. Ili estas ĝenerale herbovoruloj, kaj estas monogamaj reproduktuloj. Nombraj specioj entreprenas jarajn migradojn. Kelkaj specioj estis hejmigitaj por brutobredado, kaj multaj aliaj estas ĉasataj por manĝo aŭ distro. Kvin specioj iĝis formortintaj ekde 1600, kaj multaj aliaj estas minacataj per formorto.

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La anasoj, anseroj kaj cignoj estas malgrandaj al grandaj birdoj kiu havas ĝeneralan korpodezajnon larĝa kaj longeca.[2] Plonĝaj specioj varias el tio ĉar estas pli rondoformaj. Nuntempaj specioj gamas laŭ grando el la Azia nananaso, tiom malgranda kiom ĝis 26.5 cm kaj 164 g al la Trumpeta cigno, tiom malgranda kiom ĝis 183 cm kaj 17.2 kg. La flugiloj estas mallongaj kaj pintecaj, kaj eltenataj de fortaj flugilaj muskoloj kiuj kaŭzas rapidajn flugilfrapojn ĉe la birdoflugo. Ili tipe havas longajn kolojn, kvankam tio varias laŭ grado inter specioj. La kruroj estas mallongaj, fortaj, ĉe la malantaŭo de la korpo (plie ĉe la plej akvaj specioj), kaj havas ledecan tuŝosenton kun skvameca teksturo. Kombine kun la korpoformo tio povas fari kelkajn speciojn mallertaj kaj malgraciaj surtere, sed ili estas pli fortaj piedirantoj ol aliaj maraj kaj akvaj birdoj kiaj la greboj aŭ la petreloj. Ili havas retecajn (membranecajn) piedojn. La bekoj estas el milda keratino kun fajna kaj sensiva tavolo de haŭto pinte (kio havas ledecan senton kiam oni tuŝas ĝin). Ĉe plej specioj, la formo de la beko tendencas esti pli ebeneca je pli granda aŭ malgranda etendo. Tiu enhavas segilecajn lamenetojn kiuj estas ege necesaj kaj markataj ĉe la filtromanĝaj specioj.[2]

Ties plumoj estas taŭgaj por eviti akvon danke al specialaj oleoj. Multaj el la anasoj montras kazojn de seksa dimorfismo, kaj la maskloj estas pli brilkoloraj ol la inoj (kvankam la situacio estas inversa ĉe specioj kiaj la Varia tadorno). La cignoj, anseroj kaj fajfanasoj ne havas seksan dimorfan plumaron. Anasedoj estas voĉemaj birdoj, kiuj elsendas gamon de kvakoj, gakadoj, krioj kaj trumpetaj sonoj, depende el la specio; la ino plej ofte havas pli profundan voĉon ol la masklo.[3]

Anasedoj estas ĝenerale herbovoraj kiam plenkreskuloj, kaj manĝas variajn akvoplantojn, kvankam kelkaj specioj manĝas ankaŭ fiŝojn, moluskojn aŭ akvajn artropodojn. Unu grupo, la merĝoj, estas ĉefe fiŝomanĝantaj, kaj havas segilecan bekon por helpi kapti fiŝon. Ĉe nombraj specioj, la junuloj inkludas altan proporcion de senvertebruloj en sia dieto, sed iĝas pure herbovoruloj kial plenkreskuloj.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La anasedoj estas ĝenerale sezonaj kaj monogamaj reproduktuloj. La nivelo de monogamio varias ene de la familio, multaj el la plej malgrandaj anasoj pluhavas la ligon nur por ununura sezono kaj trovas novan partneron la venontan jaron, dum la plej grandaj cignoj, anseroj kaj kelkaj el la plej teritoriemaj anasoj pluhavas la parligon dum nombraj jaroj.

Anasedoj estas rimarkindaj ĉar estas unu el malmultaj familioj de birdoj kiuj posedas penison;[4] plej specioj estas adaptataj al kopulacio nur surakve. Ili konstruas simplajn nestojn el iu ajn materialon proksime disponebla, ofte kovrante ilin per tavolo el lanugo plukita el la patrina brusto. Ĉe plej specioj, nur la ino kovas la ovojn. La junuloj estas frumaturaj, kaj kapablas manĝi per si mem post la eloviĝo.[3] Unu mutacia specio, nome la Nigrakapa anaso, estas necese nestoparazita, kaj demetas siajn ovojn en la nestoj de mevoj kaj fulikoj. Dum tiu specio neniam zorgas siajn proprajn idojn, nombro el aliaj anasoj eventuale demetas siajn ovojn en la nestoj de samspecianoj krom ke ili zorgas siajn proprajn idarojn.

Genroj laŭ subfamilioj[redakti | redakti fonton]

  • Subfamilio: Dendrocignenoj (Unu tuttropika genro, de distingaj longkruraj anserecaj birdoj)
  • Subfamilio: Talasornenoj (unu genro en Afriko, plej proksime rilata al la subfamilio Dendrocignenoj, kvankam montrante ankaŭ konverĝajn similecojn kun la subfamilio de Oksiurenoj)
Muta cigno
  • Subfamilio: Anserenoj, cignoj kaj anseroj (3 al 7 nunaj genroj kun 25–30 vivantaj specioj, ĉefe de malvarmaj al moderklimataj teroj de la Norda Hemisfero sed ankaŭ kelkaj specioj de la Suda Hemisfero, kun la cignoj en unu genro [du genroj en kelkaj traktadoj], kaj la anseroj en tri genroj [du genroj en kelkaj traktadoj]. Kelkaj aliaj specioj estas foje lokitaj ĉi tie, sed ŝajnas iome pli distingaj [vidu sube])
  • Subfamilio: Stiktonetenoj (Unu genro en Aŭstralio, iam inkludata en la Oksiurenoj, sed kun anatomio sugestanta distingan antikvan stirpon eble plej proksiman al la Anserenoj, ĉefe al la Cindrogriza ansero)
  • Subfamilio: Plektropterenoj (Unu genro en Afriko, iam inkludata en la "kairinenoj", sed pli proksima al la Tadornenoj)
  • Subfamilio Tadornenoj – tadornoj
Masklo de Ordinara tadorno

(Tiu grupode grandaj, ofte duonsurteremaj akvobirdoj povas esti konsiderataj intermezaj inter Anserenoj kaj Anasenoj. La revizio de 1986 rezultis en inkludo de 10 nunaj genroj kun ĉirkaŭ 24 vivantaj specioj [unu probable formortinta] en tiu subfamilio, ĉefe el Suda Hemisfero sed kelkaj el Norda Hemisfero, sed aligoj de kelkaj supozataj tadornenaj genroj estis poste pridisputata kaj la grupo laŭ la tradicia konsidero estas plej verŝajne parafiletika)

Masklo de Platbeka anaso
  • Subfamilio: Anasenoj, plaŭdanasoj kaj moa-naloj (Grupo de tutmonda distribuado, estis iam limigita al nur unu aŭ du genroj, sed estis ampleksigita por inkludi 8 nunajn genrojn kaj ĉirkaŭ 55 vivantajn speciojn, inklude kelkajn genrojn iam konataj kiel la "kairinenoj"; analizoj pere de DNA aliflanke konfirmis, ke la genro Anas estas trograndigita kaj havigas dubojn pri la plonĝanasoj kaj la parencaro de kelkaj genroj [vidu sube]. La moa-naloj, el kiuj oni konas 4 speciojn en 3 genroj, estas pekuliara grupo de neflugaj, formortinta Anasedoj el Havajo. Gigantaj laŭgrande kaj kun fortika bekoj, oni supozas, ke ili estis anseroj, sed oni montris ke ili estis fakte tre proksime parencaj al la Platbeka anaso. Ili evoluis plenumigante la ekologian niĉon de testudoj, hufuloj kaj aliaj granduloj.)
  • Subfamilio: Ajtienoj, Merganasoj (ĉirkau 15 specioj de Merganasoj, de tutmonda distribuado, en 2–4 genroj; la morfologia analizo de 1986 sugestis, ke la probable formortinta Rozkapa anaso de Barato, iam traktata separate en Rhodonessa, estu lokigita en Netta, sed tio estis pridisputata.[5] Krome, dum morfologie proksimaj al la plaŭdanasoj, la analizoj pere de DNA indikas, ke traktado kiel distinga subfamilio estas ĝusta, kaj la Tadornenoj estus fakte pli proksimaj al la plaŭdanasoj ol estas la merganasoj )
    • Netta, Ruĝkapuloj kaj aliaj (4 specioj, unu probable formortinta)
    • Aythya, tufanaso, rokanasoj, ktp. (12 specioj)
  • Subfamilio: Mergenoj, molanasoj, maranasoj, klanguloj kaj aliaj maraj anasoj
Paro de Orokula klangulo, la masklo dekstre.

Estas 9 nunaj genroj kaj ĉirkaŭ 20 vivantaj specioj; plej el tiu grupo loĝas en la Norda Hemisfero, sed kelkaj [plej formortintaj] merganseroj en la Suda Hemisfero)

La plej granda grado de necerteco koncernas la fakton ĉu nombro de genroj estas pli proksimaj al la tadornoj aŭ al la plaŭdanasoj. Vidu ankaŭ la monotipajn subfamiliojn supre, kaj la Kairinenojn

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Plumoj de anasoj, de anseroj kaj de molanasoj estis popularaj por litovestoj, kusenoj, kapkusenoj kaj manteloj. La membroj de tiu familio estis delonge uzataj ankaŭ por manĝo.

Homoj havis longan rilaton kun anasoj, anseroj kaj cignoj; ili estas gravaj kaj ekonomie kaj kulture al homoj, kaj kelkaj specioj de anasoj profitis el asocio kun homoj. Aliflanke kelkaj anasedoj estas damaĝaj kiel agrikulturaj plagoj, kaj agis kiel vektoroj por zoonozoj kiaj la birda gripo.

Ekde 1600, kvin specioj de anasoj iĝis formortintaj pro agadoj de homoj, kaj subfosiliaj restoj montris, ke homoj kaŭzis nombrajn formortojn en prahistorio. Nune multaj pliaj estas konsiderataj minacataj. Plej el historiaj kaj prahistoriaj formortoj estis insulaj specioj, tiuj specioj estas vundeblaj pro ties malgrandaj populacioj (ofte endemiaj de ununura insulo), kaj pro insula malsovaĝeco. Evolui en insuloj kie forestas predantoj faras ke tiuj specioj perdis kontraŭpredantajn kutimojn same kiel la kapablon flugi, kaj estis vundeblaj al homa ĉaspremo kaj al enmetitaj specioj. Aliaj formortoj kaj malpliiĝoj estas atribuataj al troĉasado, habitatoperdo kaj habitatomodifo, same kiel hibridiĝo kun enmetitaj anasoj (ekzemple la enmetita Jamajka anaso kiu genetike poluas la purecon de la Blankkapa anaso en Eŭropo). Nombraj registaroj, konservo kaj ĉas-organizoj faris konsiderindan progreson por protekti anasojn kaj anaspopulaciojn pere de habitat-protekto kaj kreado, leĝoj kaj rekta protekto, kaj programoj por kaptiva bredado.

Kelkaj gravaj specioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj specioj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La N.B.N.-nomo de la Anatidae estas *Anasoj*
  2. 2,0 2,1 Carboneras, C. (1992).
  3. 3,0 3,1 3,2 Todd, F. (1991)
  4. McCracken, K. (2000)
  5. Collar, N. et al. (2001).
  6. vidu ankaŭ : Arkta marborda tundro