Tadornenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tadornenoj
Ordinara tadorno (Tadorna tadorna)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Tadornenoj Tadorninae
Genro: [[]]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tadornenoj estas la tadorna subfamilio de la Anasedoj, nome la biologia familio kiu inkludas la anasojn kaj plej anasecajn akvobirdojn kiaj la anseroj kaj la cignojn.

Tiu grupo estas tre tropika aŭ sudhemisfera laŭ distribuado, kun nur du specioj, nome la Ordinara tadorno kaj la Rusta tadorno reproduktantaj en nordaj moderklimataj regionoj, kvankam la Kresta tadorno (supozeble formortinta) estis ankaŭ norda specio.

Plej el tiuj specioj havas distingan plumaron, sed ne estas modelo ĉu ambaŭ seksoj estas similaj, eĉ ene de ununura genro.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Sekve la revizio de Livezey (1986), kelkaj specioj iam klasitaj kiel aberaciaj plaŭdanasojkairinenoj estis lokitaj en la Tadornenoj. Analizoj pere de DNA (Sraml et al. 1996, Johnson & Sorenson 1999) levis dubon pri la lokigo de kelkaj genroj; multaj supozataj plaŭdanasoj kaj unu pekuliara ansero povus pli ĝuste aparteni ĉi tien, dum kelkaj genroj supozataj proksimaj al la tadornoj ŝajne havas diferencajn rilatarojn kune.

La disponebla informo indikas, ke la Tadornenoj estas, kiel ties aspekto sugestas, iome intermezaj inter anseroj kaj plaŭdanasoj, sed la molekula informaro sugestas, ke ili ne estas la ununura stirpo kiu evoluis al pli anaseca morfologio, kun la plonĝanasoj kaj la maranasoj pli malproksimaj.

FAMILIO ANASEDOJ
Subfamilio Tadornenoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. COI:10.1071/ZO9960047 (HTML resumo)