Rusta tadorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rusta tadorno
Rusta tadorno, masklo
Rusta tadorno, masklo
Femalo, ĉe naturrezervejo Slimbridge, Gloucestershire
Femalo, ĉe naturrezervejo Slimbridge, Gloucestershire
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tadorno Tadorna
Tadorna ferruginea
Pallas, 1764
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2014."
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2014."
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2014."
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Rusta tadorno (Tadorna ferruginea) estas specio de birdoj el familio Anasedoj, kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn. Ĝi apartenas al genro tadornoj en subfamilio Tadornenoj. Ĝi havas plejparte brunece-oranĝan plumaron kun iomete da seksa duformismo. Ĉefa teritorio estas centrazia, sed estas ankaŭ populacioj en orienta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko (Maroko).

    La genra nomo Tadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", simile al la angla "shelduck".[1]

    Distribuado[redakti | redakti fonton]

    Paro, masklo stara dekstre; ambaŭ montras nigrecan voston.
    Masklo montranta la fajnan nigran kolumon

    Estas tre malgrandaj populacioj de loĝantaj birdoj en nordokcidenta Afriko kaj Etiopio [2], sed la ĉefa reprodukta areo de tiu precipe palearkta specio estas el sudorienta Eŭropo (Rumanio kaj Ukrainio) tra Centra Azio al Orienta Azio (Ĉinio kaj Mongolio). Tiuj birdoj estas ĉefe migrantaj, kaj vintras en la Hinda subkontinento kaj en Sudorienta Azio.

    Kvankam estas tre raraj en sudorienta Eŭropo kaj suda Hispanio, la Rusta tadorno estas ankoraŭ komuna en multe de sia azia teritorio. Plej verŝajne tiu granda populacio estas fonto de vagantoj tiom okcidente kiom ĝis Islando, Britio kaj Irlando. Tamen ĉar la eŭropa populacio malpliiĝantas, plej verŝajne plej vidaĵoj de okcidenta Eŭropo en ĵusaj jardekoj estas fuĝintoj aŭ naturiĝintaj birdoj. Kvakam tiu birdo estas observata en naturo de tempo al tempo en orienta Nordameriko, ne estas pruvoj de vera vaganteco.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    La Rusta tadorno estas distinga specio, 58–70 cm longa kun enverguro de 110–145 cm kaj pezo de 1,200 al 1,600 g. Ambaŭ seksoj de tiu rimarkinda specio estas similaj, sed la masklo havas fajnan nigran ringon kiel supra kolumo en la reprodukta plumaro (somere), kaj la ino plej ofte havas tre blankan vizaĝon en la bridareo kaj ĉirkaŭokule.

    La Rusta tadorno grandas ĉ. 63 cm averaĝe, la plumaro estas rustoruĝa (brunecoranĝa) kun pli hela kapo; estas nigraj kruroj, flugoplumoj (tre kontrastaj kun blankaj flugilkovriloj), pugo kaj la mallonga vosto. La speguleto (triarangaj) estas malhel-verda, la flugilkovrilaj plumoj estas tre blankaj (ili formas dum flugado blankan makulon, bone videblan) kiuj videblas foje eĉ ripoze aŭ dumnaĝe kiel malgranda blanka makulo ĉe flankoj. La beko estas nigreca.

    Vivo, konduto[redakti | redakti fonton]

    Ili vivas plej ofte duope. La flugo similas al tiu de la Ordinara tadorno. La voĉo estas laŭta a-ank- kaj similaj voĉoj. Ili bone naĝas, kaj dumfluge ili aspektas fortikaj, pli kiel ansero ol kiel anaso. Ili bone flugas, sed pasas plej tempon surtere paŝtante aŭ naĝante en neprofundaj akvoj.

    Ĝi vivas vintre sur sablaj lagobordoj, river-baraĵoj kaj agroj. La rusta tadorno nestumas inter rokoj kaj sabloholmoj, grundokavoj, arbokavoj ks. Temas pri birdo de malferma kamparo, kaj reproduktiĝas sur klifoj,[3] en truoj, arbotruoj aŭ fendoj neproksimaj al akvo.

    Ili estas monogamaj. La nesto estas truo remburita per lanugo. La ino demetas 6-16 kremoblankecajn ovojn, kiuj estos kovataj dum ĉirkaŭ 30 tagoj. La frumaturaj anasidoj estas nidifugaj. Dum la reprodukta sezono tiu specio estas malsociema, sed for de ĝi iĝas iom pli sociemaj. Septembre ili revenas al vintrejoj.

    La Rusta tadorno kutime troviĝas en paroj aŭ malgrandaj grupoj kaj rare formas grandajn arojn. Tamen aroj por plumoŝanĝado kaj vintrumado en elektitaj lagoj aŭ malgrandaj riveroj povas esti grandaj. Ili vivas ĉe nesalaj aŭ saletaj lagoj aŭ lagetoj kaj de montaraj kaj de ebenaĵaj regionoj, sed ĉefe en stepoj centraziaj. Ili evitas arbarajn areojn.

    Ili estas vegetaranoj (herboj, semoj, ktp.), sed povas esti konsiderataj ĉiomanĝantaj, ĉar ili kompletigas sian nutradon per konsumo duaranga de malgrandaj moluskoj, krustuloj, akvaj vermoj kaj insektoj ktp., kio oftas ĉe anasedoj.

    Statuso[redakti | redakti fonton]

    Grupa familio en Bharatpur, Barato

    La Rusta tadorno estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    La populacio reproduktanta en la Eŭropa Unio ne superas la 50 parojn. La modifo de humidejoj kaj ĉasado ĉe vintrejoj estas plej gravaj minacoj por la specio, ĉefe en Maroko kaj Orienta Eŭropo.

    La monda populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 170,000 kaj 220,000 individuoj.[4]

    .

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Kear, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420. ISBN 0 19 861008 4.
    2. Etiopaj montaraj arbustetaroj
    3. Stockley C H (1923) "Some notes on Indian game birds." J. Bombay Nat. Hist. Soc. 29 278–279
    4. IUCN

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
    • T. Bartlett: Ducks And Geese – A Guide To Management. The Crowood Press, 2002. ISBN 1-852236507.
    • John Gooders, Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere. Dragon's World Ltd, Surrey 1986. ISBN 1-85028-022-3.
    • Hartmut Kolbe: Die Entenvögel der Welt. Ulmer Verlag, 1999. ISBN 3-8001-7442-1.
    • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten. Aula Verlag, Wiesbaden, 1988. ISBN 3-89104-449-6.
    • Madge kaj Burn, Wildfowl ISBN 0-7470-2201-1
    • Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6
    • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. paĝoj 22 kaj 23.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]