Krestanaso
Krestanaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophonetta specularioides (King, 1828) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Krestanaso (Lophonetta specularioides) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj indiĝena de Sudameriko, kaj ununura membro de la monotipa genro Lophonetta. Ĝi estas foje inkludata en Anas, sed ĝi apartenas al sudamerika klado kiu diverĝis frue en la evoluo de la plaŭdanasoj (Johnson & Sorenson, 1999). Estas du subspecioj: L. specularioides alticola (Anda krestanaso) kaj la L. specularioides specularioides (Patagonia krestanaso). La Patagonia krestanaso estas ankaŭ nomata la Suda krestanaso kaj ties teritorioj kuŝas en la Falklandoj, Peruo, Bolivio, Ĉilio, kaj Argentino.
Karakteroj
[redakti | redakti fonton]La longo totala estas de 51 al 61 cm. La masklo, pli granda ol la ino, pezas inter 1.100 kaj 1.200 g. Posedas pintecan voston, kvankam la ino ne tiom kiom la masklo.
La Krestanaso estas helbruna kaj makuleca, kun pugo kaj ventro pli klaraj. Prezentas ampleksan kronon (escepte ĉe frunto) kaj svaga malhela nuko. Dumfluge videblas la speguleto violkolora kaj blanka. La irisoj estas ruĝaj.
Temas pri timema specio, kaj havas alvokon kvazaŭ hundobojo.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas senvertebrulojn, artropodojn kaj moluskojn, kaj vegetaloj kiaj algoj, kaj preferas neprofundajn regionojn de marbordo. Ili nestumas inter alta herbo ĉe akvo, kie la ino demetas 5 al 8 ovojn kremokolorajn. La kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn.
Vivas en lagetoj, lagoj kaj riveroj de fluanta ajvo nasala, kaj ĉe la marbordoj, kaj andaj kaj patagoniaj, ĝis la 4.700 m super marnivelo.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Anas specularoides alticola; Anda krestanaso. Loĝas en Andoj, el Peruo kaj Bolivio al nordaj Ĉilio kaj Argentino.
- Anas specularoides specularoides; Suda krestanaso. Reproduktiĝas en suda Ĉilio, Argentino kaj Malvinoj. Dum vintro tiu subspecio migras laŭ ambaŭ marbordoj al nordo, kaj atingas la centron de Ĉilio kaj Argentino.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Falklands.net
|