Amerika maranaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amerika maranaso
Amerika maranaso
Amerika maranaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Melanitta
Specio: M. americana
Melanitta americana
(Swainson, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Amerika maranaso (Melanitta americana) estas granda birdospecio de la grupo de la maraj anasoj, en la genro de la maranasoj. Kun la Nigra maranaso M. nigra, ĝi formas la subgenron Oidemia; ambaŭ estas foje konsiderataj samspeciaj, kaj tiam tiu Amerika maranaso (Black Scoter, tio estas nigra maranaso, en angla) estas menciata kiel M. nigra americana. Ties franca nomo, uzata en partoj de ties kanada teritorio, estas macreuse noire[1] (kiu same signifas "nigra maranaso").

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ina plenkreskulo averaĝas ĉirkaŭ 980 g kaj 45 cm longa, dum maskla plenkreskulo estas averaĝe 1100 g kaj 49 cm longa. Ĝi estas karaktera pro diketa korpoformo kaj granda beko. La masklo estas tutnigra kun tre tubereca beko kiu estas ĉefe flava, kio estas rilata simileco kun la Nigra maranaso. La ino estas malhelbruna kun palaj vangoj, tre simila al ino de la Nigra maranaso. Tiu estas la ununura tutnigra anaso en Nordameriko, kvankam la ino povas havi iome da flaveca ĉirkaŭ la naztruoj.

Tiu specio povas esti distingata el aliaj maranasoj, krom la Nigra, pro manko de blanko ĉe maskloj, kaj pli etendaj helaj areoj de la inoj.

La Nigra maranaso kaj la Amerika maranaso havas diagnoze distingajn voĉojn (Sangster 2009).

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Amerika maranaso reproduktiĝas en malproksima nordo de Nordameriko en Labradoro kaj Novtero sudoriente de la Golfo Hudson, en Alasko. Ĝi loĝas ankaŭ en la siberia flanko de la Beringa Markolo oriente de la rivero Jana. Ĝi vintras sude en moderklimataj zonoj, en marbordoj de norda Usono kaj Kanado, en la marbordo de Pacifiko sude de la regiono de la Golfo de San-Francisko kaj en la marbordoj de Atlantiko kaj Golfo de Meksiko, kaj en Azio tiom sude kiom ĝis Ĉinio.[2]

Kelkaj birdoj povas vintrumi en la Grandaj Lagoj. Tiu specio estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo; nur maskloj estas certe identigeblaj for de siaj teritorioj, tiele inoj estas plej verŝajne nedetektataj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio plonĝas por manĝoserĉi krustulojn kaj moluskojn dum migrado aŭ vintrado ĉe la marbordoj, kaj manĝas insektojn kaj ties larvojn, ĉefe de triĥopteroj, ovojn de fiŝoj kaj, pli rare, vegetaĵaron kia anasherbo dum nestumado ĉe fluanta akvo. Ili formas grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj en vintrumejoj. Tiuj aroj estas forte ligitaj, kaj la birdoj tendencas ekflugi kune; dum la reprodukta sezono ili estas malpli sociemaj. Oni sugestis, ke ĉe marbordaj akvoj tiu specio preferas ŝirmajn golfejojn, kaj eble akvojn kiuj inkludas iome da miksaj profundoj[3].

La remburita nesto estas konstruata surgrunde ĉe maro, lagoj aŭ riveroj, en arbaro aŭ tundro. La ino demetas 5-7 ovojn. Ĉiu ovo pezas 60-74 g, tio estas 8% el la ina korpopezo. La periodo por kovado povas gami el 27 al 31 tagoj. Poste la ino idozorgas ekstensive dum ĉirkaŭ 3 semajnoj, post kio la ankoraŭ neflugaj junuloj elturniĝas per si mem.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. SDJV (2003)
  2. Littlejohn (1916), SDJV (2003)
  3. Deghi et al. (1989)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Melanitta americana. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 24a oktobro 2007. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
  • Deghi, Gary et al. (1989): Environmental Impact Report for the Pillar Point East Harbor Master Plan. Earth Metrics Inc., San Mateo County Harbor District, February, 1989.
  • Littlejohn, Chase (1916): Some unusual records for San Mateo County, California. Abstract in: Cooper Club: Minutes of Cooper Club Meetings. Condor 18(1): 38-40. PDF fulltext DjVu plena teksto
  • Sea Duck Joint Venture (SDJV) (2003): Black Scoter (Melanitta nigra). Sea Duck Information Series . Versio de okt. 2003. PDF plena teksto
  • Zim, Herbert Spencer; Robbins, Chandler S.; Bruun, Bertel (2001): Birds of North America: A Guide to Field Identification. Golden Publishing.
  • Sangster, George (2009) Acoustic Differences between the Scoters Melanitta nigra nigra and M. n. americana. The Wilson Journal of Ornithology 121(4):696-702. 2009 doi: 10.1676/04-088.1