Nigra maranaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra maranaso
Melanitta nigra.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Melanitta
Specio: M. nigra
Melanitta nigra
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    Information icon.svg
    vdr

    La Nigra maranaso (Melanitta nigra) estas birdo el anasedoj kaj grupo de maranasoj, kiu enhavas kvin similajn speciojn de nigraj aŭ malhelbrunaj birdoj depende de la sekso.

    Distribuado[redakti | redakti fonton]

    Ili reproduktiĝas ĉe malproksima nordaj Eŭropo kaj Azio oriente de la rivero Olenjok. La amerika kaj orientsiberia M. americana (Amerika maranaso) estas foje konsiderata subspecio de la M. nigra.

    Ili vintras pli sude en moderkliamtaj zonoj, en marbrdoj de Eŭropo tiom sude kiom ĝis Maroko. Ili formas grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj. La aroj estas forte ligataj, kaj la birdoj tendencas ekveturi kaj manĝoplonĝi kune.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Paro de Nigraj maranasoj fare de Henry Eeles Dresser.

    Tiu specio grandas 48 cm averaĝe, sed entute estas 44-54 cm longa kaj kun 70 al 84 cm de enverguro.[1] Ili distingiĝas pro diketa korpo kaj granda beko. Temas pri specio kun seksa duformismo. La viranaso estas tute nigra kun vigla oranĝecflava makulo ĉe la supra bordo de la nigra beko ĉirkaŭ la naztruoj kaj nigra ŝvelaĵo kun formo de tubero ĉe la bekobazo. La anasinoj kaj la junuloj estas malhelbrunaj al nigrecaj kun malpurblankaj vangoj kaj kolflankoj, nome gorĝareo, do hela areo tre kontraste limigita el la nigreca krono, tre simile al la inoj de la Amerika maranaso. La korposubo de junuloj estas makuleca sur brunblanka fono. La flugoplumoj de la specio montras sub taŭga lumo arĝentecajn nuancbrilojn.

    Tiu specio povas esti distingata el aliaj maranasoj, krom la Amerika, pro manko de blanko ĉe maskloj, kaj pli etendaj helaj areoj de la inoj.

    La Nigra maranaso kaj la Amerika maranaso havas diagnoze distingajn voĉojn (Sangster 2009).

    Melanitta nigra - MHNT

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Ĝi vivas ĉe maroj, nestas proksime al lagoj, sur la tundro. Ĝi naĝas facile, flugas per fortaj movoj en ondanta linio aŭ senorda grupo.

    La remburita nesto estas konstruata surgrunde ĉe maro, lagoj aŭ riveroj, en arbaro aŭ tundro. La ino demetas 6-8 ovojn.

    Tiu specio plonĝas por krustuloj kaj moluskoj; ili povas manĝi ankaŭ akvajn insektojn kaj malgrandajn fiŝojn kiam ili estas ĉe nesala akvo.

    Brita populacio kaj aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

    Campbell (1977) ĉirkaŭkalkulis la vintrantajn populaciojn en nordokcidenta Eŭropo je ĉirkaŭ 130,000, ĉefe en la Balta areo, kaj la britan populacion je ĉirkaŭ 20,000. Estas markata trapasepoko printempe tra la Markoloj de Dover.

    En 2003 nekonata vintranta populacio de pli da 50,000 estis trovata ĉe stacio Shell Flat nordokcidente de Anglio fare de Cirrus Energy dum kontrolado de la areo por instalado de ventoturbinejo [1]. Pro tiu disvolviĝo kaj naftoverŝo ĉe la marbordo de Kimrio, en 1996, oni okazigis debatojn pri la populacio de Nigra maranaso en la brita parlamento. [2].

    Kvankam la Nigra maranaso estas vintra vizitanto en Britio, estas kelkaj reproduktantaj paroj en norda Skotlando. Tiu specio estis lokigita en la Ruĝa Listo de RSPB pro malpliiĝo pli granda ol 50 % en tiu brita reprodukta populacio. En 1998 la brita registaro konsentis por biodiverseca agadplano (BAP) por ke la Nigra maranaso pliigu la reproduktan populacion al 100 paroj ĉe 2008 [3]. La Irlanda populacio, kiu estis atinginta pinton de 150-200 paroj en la 1970-aj jaroj, draste falis en la 1990-aj jaroj, kaj ĉe 2010 jam ne estis konfirmitaj registroj de reproduktado.

    Pri la tria kontrolita grupo rilate al la brita Biodiverseca Agadplano por la Nigra maranaso (BAP) la populacio ĉe la areo de Shell Flat estis ĉirkaŭkalkulata je 16,500 vintrantaj individuoj de Nigra maranaso kaj 5,000 plumoŝanĝantaj birdoj, el kiuj 4,000 uzis la kernan areon de la proponita ventoturbinejo [4].

    La Nigra maranaso (Melanitta nigra) estas birdospecio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 38 kaj 39.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
    • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
    • BirdLife International (2004). Melanitta nigra. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
    • Campbell, B (1977) Birds of Coast and Sea Britain and Northern Europe. Oxford University Press ISBN 0-19-217661-7
    • Sangster, George (2009) Acoustic Differences between the Scoters Melanitta nigra nigra and M. n. americana. The Wilson Journal of Ornithology 121(4):696-702. 2009 doi: 10.1676/04-088.1

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]