Anseranasedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anseranasedo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anseranasedoj Anseranatidae
Sclater, 1880
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Anseranasedoj (Anseranatidae) estas familio el la anasa ordo el la birda klaso de vertebruloj, kio havas nur unu genron kaj nur unu specion. Tiu estas la Piga ansero (Anseranas semipalmatus), kiu estas loĝanta reproduktulo en norda Aŭstralio kaj en suda Novgvineo.

Sistematiko kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Tiu familio estas lokita en la ordo Anseroformaj, kaj havas la karakteran bekostrukturon, sed ĝi estas konsiderata distinga el aliaj familioj en tiu taksono. La rilataj kaj nunaj familioj, Anhimedoj (kriuloj) kaj Anasedoj (anasoj, anseroj kaj cignoj), enhavas ĉiujn aliajn taksonojn.[1]

Kladistika studo de la morfologio de anseroformaj trovis, ke la Piga ansero estas frua kaj distinga posteulo, diverĝinta post kriuloj kaj antaŭ ĉiuj aliaj anasoj, anseroj kaj cignoj.[2]

Tiu familio estas tre malnova, fakte vivanta fosilio, kiu ŝajne diverĝis antaŭ la kretacea-terciara evento – la parenco Vegavis iaai vivis antaŭ ĉirkaŭ 68-67 milionoj da jaroj. La registro de fosilioj estis limigita, tamen. La enigma genro Anatalavis (kuŝejo Hornerstown de fina Kretaceo aŭ komenca Paleoceno de Nov-Ĵerzejo, Usono – kaj London Clay de komenca Eoceno de Walton-on-the-Naze, Anglio) estas foje konsiderata la plej frua konata anseranasedo. Alia birdo el Paleogeno foje konsiderata anseranasedo estas Anserpica, el fina Oligoceno de Billy-Créchy (Francio).[3] La plej frua konata membro de la grupo en Aŭstralio estas Eoanseranas handae reprezentata de fosilioj trovitaj el kuŝejoj de fino de la Oligoceno de Carl Creek Limestone de Kvinslando. Aldonaj fosilioj el Norda Ameriko kaj Eŭropo sugestas, ke la familio disvastiĝis tutmonde dum la fina periodo de Paleogeno.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Myers, P.; Espinosa, R.; Parr, C.S.; Jones, T.; Hammond, G.S. & Dewey, T.A. (2008): Animal Diversity WebFamily Anseranatidae.
  2. (1986) “A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters”, Auk (Full text) 103 (4), p. 737–754. 
  3. Hugueney, Marguerite; Berthet, Didier; Bodergat, Anne-Marie; Escuillié, François; Mourer-Chauviré, Cécile & Wattinne, Aurélia (2003). “La limite Oligocène-Miocène en Limagne: changements fauniques chez les mammifères, oiseaux et ostracodes des différents niveaux de Billy-Créchy (Allier, France)”, Geobios 36 (6), p. 719–731. doi:10.1016/j.geobios.2003.01.002. 
  4. Worthy, T.H. and Scanlon, J.D. (2009). “An Oligo-Miocene Magpie Goose (Aves: Anseranatidae) from Riversleigh, Northwestern Queensland, Australia”, Journal of Vertebrate Paleontology 29, p. 205. doi:10.1671/039.029.0103. 
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.