Branto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Branto
Blankvanga ansero (Branta leucopsis)
Blankvanga ansero (Branta leucopsis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genro: Branto Branta
Scopoli, 1769

vidu tekston

Sinonimoj

Nesochen Salvadori, 1895

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La BrantojNigraj anseroj (Branta) estas ansera genro en la familio de Anasedoj kaj subfamilio de Anserenoj kiu enhavas la grupojn de anseroj kaj cignoj. Ili loĝas en la nordaj marbordaj regionoj de Palearkto kaj en la tuta Nordameriko, migrante al pli sudaj marbordoj vintre, kaj kiel loĝantaj birdoj en Havajo. En la Suda Hemisfero, memeltenebla naturiĝinta populacio devena el enmetitaj birdoj de unu specio troviĝas ankaŭ en Novzelando.

La komuna nomo de la Nigraj anseroj devenas el la elstaraj areoj de nigra koloraro troviĝantaj ĉe ĉiuj specioj. Ili povas esti distingataj el ĉiuj aliaj veraj anseroj pro siaj kruroj kaj piedoj, kiuj estas nigraj aŭ tre malhelgrizaj. Krome ili havas nigrajn bekojn kaj grandajn areojn de nigra en kapo kaj kolo, kun blankaj (okro en unu specio) markoj kiuj povas esti uzataj por apartigi plej speciojn. [1] Kiel ĉe plej anseroj, ties subvosto kaj supraj vostokovriloj estas blankaj. Ili estas ankaŭ averaĝe pli malgrandaj ol aliaj anseroj, kvankam oni konas tre grandajn taksonojn, kiuj rivalas kun la Cigna ansero kaj kun la Nigrakola cigno laŭ grando.

La specioj de Eŭrazio de nigraj anseroj havas pli marbordan distribuadon kompare kun la grizaj anseroj kiuj kunhavas saman ĝeneralan areon de loĝado, ne troviĝant tre interne eĉ vintre (escepte ĉe eventualaj perditaj birdoj aŭ individuoj fuĝintaj el kaptiveco). Tio ne pravas ĉe la amerikaj kaj pacifikaj specioj, ĉe kies teritorioj la grizaj anseroj ĉefe forestas.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni konas 6–8 vivantajn speciojn de Nigraj anseroj. Aldone, oni priskribis specion el restaĵoj de subfosilioj troviĝintaj ene Havajo, kie ĝi ixgis formortinta en prahistoriaj tempoj. Alia nepriskribita prahistoria specio el Havajinsulo de Havajo estis ege granda kaj nefluga; ĝi estas provizore atribuita al tiu genro ĉar estas tre pekuliara. Ĝi estas preskaŭ certe ke almenaŭ alia specio de tiu genro atendas malkovron en la Havajinsulo, konsiderinte la fakton ke oni trovis almenaŭ unu specion de la genro Branta en ĉiu granda Havaja insulo, kaj ke oni ne serĉis restaĵojn de tiaj birdoj intence en la Havajinsulo (sed vidu sube).

Specioj kaj selektitaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Naĝanta Kanada ansero (Branta canadensis) en Parko Smythe, Toronto, Kanado.

Havaja etendo[redakti | redakti fonton]

Fosiliaj registroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Nene, kiu estas aberacia en multaj detaloj, havas blankon nek en kapo nek en kolo kaj malmultan nigron, tiele similaj al la Cigna ansero laŭ kolorbildo de tiuj areoj. Tiu lasta specio, nome griza ansero, havas ankaŭ nigran bekon, sed ties ruĝecoranĝaj kruroj indikas sian faktan rilataron.