Nigrakola kriulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakola kriulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anhimedoj Anhimidae
Subfamilio: [[]] '
Genro: Chauna
Specio: Ch. chavaria
Chauna chavaria
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakola kriuloNorda kriulo (Chauna chavaria), estas granda specio de birdo de la malgranda familio Anhimedoj, nome kriuloj. Ĝi estas unu el du specioj el la genro Chaunaĉaŭnoj, kies aliaj specio estas la Kresta kriuloKrestoĉaŭno (Chauna torquata).

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado en norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo

Ĝi estas loĝanta reproduktulo en norda Kolombio, en departementoj Ĉokoo, Antjokio, Kordovo, Sukreo, Bolivaro, Magdalena, Santandero, kaj Cezaro kaj en statoj de nordokcidenta Venezuelo, nome Zulia, Mérida, kaj Trujillo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Averaĝe, ili estas 86 al 88.9 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 3.9 kg. Plej rimarkinda trajto estas la nomiga nigrega kolo, kontrasta kun la griza korpo, pli nigreca dorse kaj flanke. Sur tiu estas blanka kolumo kaj gorĝareo kiu atingas la nudan ruĝan ĉirkaŭokulan areon; ankaŭ la bekobazo estas ruĝa dum la beko estas kornokolora kun pli malhela pinto. La kruroj estas tre fortikaj kaj tre ruĝaj. La krono estas griza same kiel la korpo.

Ĝi estas tre simila al la alia samgenrano, nome Kresta kriuloKrestoĉaŭno (Chauna torquata), sed tiu montras nukan kreston kaj ne tiom markatan aŭ larĝan nigrablankan kolumon. Ankaŭ ne koincidas la distribuado, ĉar tiu loĝas el sudorienta Peruo al suda Brazilo kaj nordorienta Argentino, do eĉ la teritorioj ne koincidas kaj estas apartaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas nur vegetalojn, ĉefe burĝonojn kaj verdajn partojn de sukoplenaj akvoplantoj. Ili loĝas en marĉoj, lagetoj, ĉe malrapidaj riverbordoj, plej ofte ĉirkaŭe de arbaraj zonoj, en zonoj kiuj portempe inundiĝas.

Ili estas Preskaŭ Minacataj.[2]

Kaptiveco[redakti | redakti fonton]

Ne multaj bestoĝardenoj povas montri la nordan kriulon. Plej bestoĝardenoj kiuj montras ilin estas en Kolombio kiel la Kalia Bestoĝardeno kaj la Bestoĝardeno Matecaña en Pereira, Risaralda.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]