Kalia Bestoĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kalia Bestoĝardeno aŭ en hispana Zoológico de Cali estas Bestoĝardeno situanta en la kolombia urbo Santiago de Cali (Kolombio). La parko, situanta ene de la municipa arbaro kaj borde de la rivero Cali, enhavas ĉirkaŭ 1200 bestojn de 180 specioj,[1] inter amfibioj (7%), mamuloj (21%), reptilioj (12%), birdoj (30%), fiŝoj (21%) kaj papilioj (9%) el lemuroj al kondoroj.

La Kalia Bestoĝardeno helpas diversajn programojn kaj edukajn kaj distrajn aŭ studajn por helpi la biodiversecon kolombian kaj krei median konsciencon inter la socio. Ĝi havas totalan areon de 10 hektaroj, kaj la tuta itinero estas de 1,5 km.

3° 26′ 55.1″ N 76° 33′ 30.87″ U / 3.448639 °N, 76.5585750 °U / 3.448639; -76.5585750 (mapo)Koordinatoj: 3° 26′ 55.1″ N 76° 33′ 30.87″ U / 3.448639 °N, 76.5585750 °U / 3.448639; -76.5585750 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alcaldía de Santiago de Cali. «Ecoturismo» (hispana). Konsultita la 19an de julio de 2011. http://www.cali.gov.co/publicaciones.php?id=238

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]