Moa-nalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moa-naloj)
Rekonstruaĵo de Thambetochen xanion

La moa-naloj estas grupo de formortintaj maltipaj, anserecaj anasoj kiuj vivis en la plej grandaj Havajaj insuloj, escepte Havajon mem, en la Pacifika Oceano. Ili estis la plej grandaj herbivoroj en plej el tiuj insuloj dum la lastaj 3 milionoj de jaroj pli malpli, ĝis kiam ili formortis post homa setlado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La moa-naloj (la nomo laŭliterale signifas "perdita koko") estis nekonataj al scienco, ĉar ili tute estis malaperintaj antaŭ la alveno de la kapitano James Cook (1778), ĝis komenco de la 1980-aj jaroj, kiam oni malkovris ties subfosiliajn restaĵojn en sablaj dunoj de la insuloj de Molokai kaj Kauai. Sekve oni trovis ostojn en Maui, Oahu, kaj en Lanai, ĉe lafaj tuboj, kuŝejoj de lagoj kaj sinkotruoj. Ili reprezentas kvar speciojn en tri genroj ĝis nun nome:

  • Chelychelynechen quassus el Kauai,
  • Ptaiochen pau from Maui,
  • Thambetochen xanion el Oahu,
  • Thambetochen chauliodous el Maui, Lanai kaj Molokai (Maui Nui).

Chelychelynechen, signife testudbeka ansero, havis grandajn fortikajn bekojn kiaj tiuj de testudo, dum la aliaj du genroj, nome Thambetochen kaj Ptaiochen ĉiuj havis segeĵojn en siaj bekoj konataj kiel pseŭdodentoj, similaj al tiuj de merĝoj. Ĉiuj specioj estis neflugaj kaj grandaj, kun pezo de 4 al 7.5 kg.