Saltu al enhavo

Varia tadorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Varia tadorno
Varia tadorno, masklo maldekstre kaj ino dekstre
Varia tadorno, masklo maldekstre kaj ino dekstre
Ino kun idoj
Ino kun idoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tadorna
Specio: T. variegata
Tadorna variegata
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Varia tadorno (Tadorna variegata) estas granda ansereca anaso endemia de Novzelando.[1][2] Ili estas konataj de la Maorioj kiel Putangitangi sed plej komune menciataj kiel "Paradiza tadorno", kaj estas aprezataj ĉasbirdoj.

Kaj la masklo kaj la ino havas rimarkindan plumaron, kun tre markata seksa duformismo, laŭ kiu la masklo havas nigran kapon kaj striecan nigran korpon, dum la ino havas tre blankan kapon kun bruna korpo.[2]

Pli precize, ambaŭ seksoj havas tre brilnigran bekon, same nigran voston kaj malhelgrizajn krurojn. Kiel ĉe aliaj tadornoj, ankaŭ ĉe tiu specio la speguleto estas malhelverda kaj tre videbla ripoze kaj en flugiloj estas blankaj flugilkovriloj kontraste kun la nigrecaj flugoplumoj (duarangaj kaj unuarangaj). Tiu blanka marko foje videblas ripoze aŭ piedire, ne tiom dumnaĝe. Ambaŭ seksoj havas diferencajn kvantojn en mikso de rustobruna plumaro (trajto plej klara ĉe la Rusta kaj la Sudafrika tadornoj) kaj de grizeca plumaro kio deproksime videblas kiel ege fajna nigra strieco sur blanka fono, tiele ke la ĉe la ino hegemonias la rusta koloro kun kelkaj nuancoj de la griza strieco, dum ĉe la masklo preskaŭ estas monopolo de la malhela koloro. Krome la tiom diferenca kapo estas la plej rimarkinda trajto de seksa duformismo.

La Variaj tadornoj kutime vivas laŭ paroj,[1] dum paŝtadas herbojn, kaj eventuale damaĝas rikoltojn, ĉefe dum plumoŝanĝado.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La Variaj tadornoj formas longdaŭrajn parligojn, ofte porvivajn, kaj defendas teritoriojn.[3] Ili havas longan reproduktan sezonon, kio daŭras el aŭgusto al decembro.[2] Ili atingas seksan maturecon post du jaroj, kaj konstruas nestojn kovritajn (remburitajn) per herbo kaj plumoj (lanugo) kaŝe inter alta herbaro, ene de arbotruoj, aŭ sub putriĝintaj trunkoj. La plej ofta ovodemetado estas de ĉirkaŭ 9 ovoj. La frumaturaj idoj ekflugas post ok semajnoj.

Antaŭ kiam la eŭropanoj setlis en Novzelando la Maorioj ĉasis la Variajn tadornojn en precizaj distriktoj. Ĉasado estis farata for de la reprodukta sezono kiam la birdoj estis dum plumoŝanĝado kaj ne kapablis flugi. Dum la reprodukta sezono ĉasi ilin estis malpermesata. Tiu konservado kaj selekta ĉassistemo sekurigis bonajn disponeblojn de manĝo.[4]

La Variaj tadornoj estis nekomunaj antaŭ la alveno de la eŭropanoj, tamen la ŝanĝoj de habitatoj kaŭzis la konverton de arbaroj en paŝtejoj, kaj la intenca havigo de lagetoj fare de ĉasgrupoj, kondukis al granda pliigo en la nombroj de tiuj anasoj.

La genra nomo Tadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", simile al la angla "shelduck".[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Paradise Shelducks TheFeatherSite.com. Konsultita la 2an de Januaro, 2008
  2. 2,0 2,1 2,2 Paradise Shelduck Arkivigite je 2008-09-07 per la retarkivo Wayback Machine Supporters of Tiritiri Matangi Inc. Konsultita la 2an de Januaro, 2008
  3. (1979) “The social structure, breeding and population dynamics of paradise shelduck in the Gisborne-East Coast District”, Notornis (pdf) 26 (3), p. 213–272.  Arkivigite je 2008-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
  4. http://nzbirds.com/birds/putangi.html
  5. Kear, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420. ISBN 0 19 861008 4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]