Brankostega pulmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brankostega pulmo estas organo utiligita por spirado fare de kelkaj aero-spirantaj artropodoj. Ĝi estas unu el la plej signifaj adaptiĝoj de kelkaj kraboj[1] kaj ermitokraboj kiel ekzemple la kokosokrabo al siaj surteraj vivejoj.

La brankostegal (branka) histo estas helpita per faldoj aŭ aliaj mekanismoj por pliigi surfacareon kaj estas de simila histo al tio normale trovita en brankoj. En tiu kazo, la pulmo estas pli taŭga al la oksigenabsorbado el aero, prefere ol el akvo.

Anstataŭe de brankostegaj pulmoj, kelkaj surteraj paguroj aŭ ermitokraboj (Coenobita kaj Birgus) posedas multoblajn brankojn kaj malgrandajn pulmojn, kaj aliaj specoj de gasaj difuzometodoj helpas la transiron de akva al surtera loĝejo.

La evolua ŝanĝado de akvodifuzaj "brankoj" al aeraj "pulmoj" eble estis parenca al la bezono redukti indicojn de akvoperdo en aero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. Halperin, M. Ansaldo, G. N. Pellerano & C. M. Luquet (2000). “Bimodal breathing in the estuarine crab Chasmagnathus granulatus Dana 1851 — physiological and morphological studies”, Comparative Biochemistry and Physiology - Part A: Molecular & Integrative Physiology 126 (3), p. 341–349. doi:10.1016/S1095-6433(00)00216-6.