Komisuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komisuro havas laŭ PIV tri signifojn, el kiuj la unua estas nervo-fadeno, kiu kunligas la diversajn partojn de la centra nervosistemo ĉe la animaloj, la dua estas punkto, kie du similaj partoj kuniĝas, kaj la tria estas kuniĝa punkto, linio aŭ surfaco de du organoj aŭ de du partoj de organo.

La termino estas uzata speciale en la kampoj de anatomio kaj biologio.

En anatomio, komisuro referencas al fasko da nervofibroj kiuj krucas la mezan linion ĉe la nivelo de origino aŭ enirejo (male al la kruciĝo de fibroj kiuj kruciĝas oblikve).