Proturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Specio de Acerentomon sub stereo-mikroskopo.

Protura, aŭ proturoj, kaj foje kromnomataj konuskapuloj,[1][2] estas tre malgrandaj (<2 mm longaj), grundo-loĝantaj animaloj, tiom nerimarkeblaj ke ili ne estis notitaj ĝis la 20a jarcento. Protura konstituas ordon de heksapodoj kiuj estis antaŭe konsiderataj insektoj, kaj foje traktitaj kiel klaso per si mem.[3] Kelka pruvaro indikas ke Protura estas baza al ĉiuj aliaj heksapodoj,[4] kvankam ne ĉiuj esploristoj konsideras ilin heksapodoj, restigante la monofiletikon de Hexapoda nesetlita.[5] Unike inter heksapodoj, proturoj montras anamorfozan disvolvigon, pere de kiu oni aldonas segmentojn dum la mudo.[6] Estas ĉirkaŭ 800 specioj, priskribitaj en sep familioj. Preskaŭ 300 specioj estas enhavataj en unusola genro, Eosentomon.[7][8]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Proturoj ne havas okulojn, flugilojn, aŭ antenojn, kaj ne havas pigmentojn: ili estas kutime blankaj aŭ palbrunecaj. La sensa funkcio de la antenoj estas plenumita de la unua el la tri paroj de kvin-segmentaj kruroj, kiuj estas tenitaj indikante antaŭen kaj havas multajn tarsajn sensilojn kaj sensoharojn. Ili piediras per nur kvar kruroj.[9] La kapo estas konusforma, kaj havas du pseŭdokulojn kun nekonata funkcio. La korpo estas longeca kaj cilindreca,[10] kun postanusa telsono pinte. La buŝopartoj estas entognataj (fermite ene de la kapokapsulo) kaj konsistas el fajnaj makzeloj.[6] Ne estas malantaŭaj apendicoj cerci fine de la abdomeno, kio donas al la grupo ties nomon, el la greka proto- (signife "unua", kaj tie konotacie primitiva, praa), kaj ura, signife "vosto".[11] La unuaj tri abdomenaj segmentoj havas membrecajn apendicojn[9] nome "styli".[11] La generorganoj estas internaj kaj la genera malfermaĵo kuŝas inter la dekunua segmento kaj la telsono ĉe plenkreskuloj.[9] La generorganoj estas turnitaj el kamero en ambaŭ seksoj.[12] Membroj de Eosentomoidea havas spirtruojn kaj simplan traĥean sistemon, dum tiuj de Acerentomoidea ne havas tiujn strukturojn kaj plenumas gasan interŝanĝon pere de difuzo.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Proturans / Coneheads. North Carolina State University College of Agriculture and Life Sciences. Alirita 30a de Julio, 2008.
  2. Order Protura - Coneheads. http://bugguide.net bugguide.net, hosted by Iowa State University Department of Entomology. Alirita 30a de Julio, 2008.
  3. Charles S. Henry (2005)Insect phylogeny. Universitato de Konetikuto.
  4. Ryuichiro Machida (2006)Evidence from embryology for reconstructing the relationships of hexapod basal clades.
  5. Charles E Cook, Qiaoyun Yue & Michael Akam (2005). “Mitochondrial genomes suggest that hexapods and crustaceans are mutually paraphyletic”, Proceedings of the Royal Society B 272 (1569), p. 1295–1304. doi:10.1098/rspb.2004.3042. 
  6. 6,0 6,1 P. J. Gullan & P. S. Cranston. (1994) The insects: an outline of entomology. Chapman and Hall. ISBN 0-412-49360-8.
  7. Andrzej Szeptycki (2007)Catalogue of the World Protura.
  8. G Pass & NU Szucsich (2011)100 years of research on the Protura: many secrets still retained.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Christopher Tipping (2004)Proturans. Universitato de Florido.
  10. Protura. Commonwealth Scientific and Industrial Research Organisation CSIRO.
  11. 11,0 11,1 John R. Meyer (5a de Marto, 2005)Protura. North Carolina State University.
  12. BEUTEL, Rolf G.. (2014) Insect Morphology and Phylogeny. De Gruyter. ISBN 978-3-11-026263-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]