Spirtruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spirtruoj (aŭ spirakloj) estas malfermaĵoj ĉe la surfaco de kelkaj animaloj, kiuj kutime kondukas al spiraj sistemoj.

Vertebruloj[redakti | redakti fonton]

Spirtruo de ŝarko Squalus bucephalus.
Spirtruo de blumakula bendovosta rajo, Taeniura lymma.

La spirtruo estas malgranda truo malantaŭ ĉiu okulo kiu malfermiĝas al la buŝo ĉe kelkaj fiŝoj. En la primitivaj senmakzelaj fiŝoj la unua branko kiu malfermiĝas tuj malantaŭ la buŝo estas esence simila al la aliaj brankomalfermaĵoj. Kun la evolucio de makzelo en la fruaj makzelaj vertebruloj, tiu brankofendo estis "kaptita" inter la antaŭa brankero (nune funkcianta kiel makzelo) kaj la venonta brankero, nome la hjomakzela osto, kiu subtenas la makzelan ĉarniron kaj kiu ankras lamakzelon al la kranio mem. La branka malfermaĵo estis fermita el sube, dum la cetera malfermaĵo estis malgranda kaj trueca, kaj estas terminita kiel "spiraklo" aŭ "spirtruo". Tiu spirtruo troviĝas ankoraŭ en ĉiuj kartilagaj fiŝoj escepte ĉe la ŝarkoj de la familio Karĥarhinedoj, la martelŝarkoj, kaj la ĥimeroj, kaj troviĝas ankaŭ en kelkaj primitivaj Ostaj fiŝoj (nome celakantoj, sturgoj, kaj polipteredoj). Ĝi videblas ankaŭ ĉe orelnoĉo en la kranio de la formortintaj labirintodontoj, kaj oni supozas ke ĝi asocias kun la malfermaĵo de la orelo en amniuloj kaj ranoj.[1]

Artropodoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Romer, A.S. (1949): The Vertebrate Body. W.B. Saunders, Philadelphia. (2a eld. 1955; 3a eld. 1962; 4a eld. 1970)