Edward Lear
Aspekto
| Edward Lear | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Edward Lear | ||
| Naskiĝo | 12-an de majo 1812 en Highgate | |
| Morto | 29-an de januaro 1888 (75-jaraĝa) en Sanremo | |
| Etno | Angloj vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) | |
| Subskribo | ||
| Memorigilo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto ornitologo komediisto humuristo desegnisto romanisto ilustristo pentristo poeto akvarelisto | |
| Laborkampo | porjunula literaturo | |
| Verkado | ||
| Verkoj | The Book of Nonsense vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La angla pentristo, ilustristo kaj verkisto Edward LEAR [lir] naskiĝis la 12-an de majo 1812 en Londono kaj mortis la 29-an de januaro 1888 en San Remo, Italio.
Liaj unuaj publikaĵoj estis pentraĵoj pri birdoj kaj ilustritaj vojaĝraportoj. Famon li tamen gajnis pro sia sensenca poezio. Sian unuan tiuspecan verkon A book of nonsense li origine kreis por la nepoj de sia dunganto. Ĝi estis riĉe ilustrita kaj entenis la plej ŝatatajn lirikaĵojn de Lear: limerikojn. Pluraj samspecaj verkoj sekvis, sed krom amuzon ili ankaŭ respegulis iusencan melankolion rezultantan el la depresioj je kiuj la aŭtoro suferis.
Famaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Illustrations of the Family of the Psittacidae, or Parrots (1832)
- Illustrated excursions in Italy (1846)
- A book of nonsense (1846)
- Nonsense Songs, Stories, Botany and Alphabets (1871)
- More Nonsense, Pictures, Rhymes, Botany, etc. (1872)
- Laughable lyrics (1877)
En esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La Strig' kaj la Kato—Trad. Pejno Simono.[1]
- La Dongo, kies nazo lumemas. Lear, Edward (1812-1888). Trad. George Rust (?). , Trovloko: Skolta Mondo, 2, p. 207.
- La jumblioj. Lear, Edward (1812-1888). Trad. George Rust (?). , Trovloko: Skolta Mondo, 2, p. 206.

