Vikipedio:Menciindeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


En Vikipedio, menciindeco determinas ĉu afero meritas apartan artikolon. Informo en Vikipedio estu verkontrolebla. Plej baze: se mankas tria-partiaj fontoj pri la temo, ĝi verŝajne ne meritas apartan artikolon. Temoj pri Esperanto-aferoj bezonas relative malstriktan nivelon de menciindeco, tamen temoj pri Esperanto-temoj atingu bazan nivelon de menciindeco aŭ graveco en la Esperanto-komunumo.

La koncepto menciindeco estas establita por eviti ne-enciklopediaĵojn. Determinante menciindecon ne dependas de famo, graveco, aŭ populareco -- kvankam tiaj ecoj povas plibonigi la akcepteblecon de temo kiu atingas la jenajn gvidpunktojn. Temo estas konsiderata kiel "menciinda" se ĝi atingas la jenajn punktojn kaj ne estas ekskluzivita de Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas.

Ĉi tiuj gvidpunktoj nur priskribas kiom taŭga estas temo por aperi en propra artikolo. Ili ne limigas la enhavon de artikolo. Por regularoj pri enhavo, vidu: Kopirajto, Neŭtrala vidpunkto, Kontrolebleco, Kio Vikipedio ne estas.

Ĝenerala gvidlinio pri menciindeco[redakti | redakti fonton]

Temo estas supozeble menciinda kiel propra artikolo, se ekzistas pri ĝi gravaj skribitaĵoj en fidindaj fontoj.

  • "Gravaj skribitaĵoj" estas fontoj traktantaj la temon rekte kaj detalplene, do originala esplorado ne estas bezonata por elĉerpi la informon.
  • "Fidinda" signifas "fontoj kun redaktora fido por ebligi sendependan verkontrolon. Fontoj povas esti iaj eldonitaj verkoj, en ĉiu formo kaj rimedo, kaj en iu ajn lingvo.
  • "Fontoj" en menciinda senco, estu fontoj ekster la apuda reĝimo de la temo, pro tia fonto havus pli objektivan perspektivon. Pluraj senpartiaj fontoj estas ĝenerale bezonataj. Pluraj eldonaĵoj de la sama aŭtoro aŭ organizo estas norme rigardita kiel unu sola fonto konsiderante menciindecon.
  • "Sendependaj de la temo" ekluzivas fontojn proksimajn al la temo de la artikolo: mem-reklamado, mem-eldonitaĵoj, aŭtobiografioj, k.t.p.