Fallout 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fallout 4
Disvolvo Bethesda Game Studios
Eldoninto Bethesda Softworks
Distribuo Bethesda Softworks
Direktoro Todd Howard
Muziko Inon Zur
Serio Fallout
Antaŭita de Fallout: New Vegas
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro rola agludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Fallout 4 estas videoludo de Bethesda Softworks de produktado Bethesda Game Studios, sekvaĵo de Fallout 3. Ludo estas la kvina parto de la serio kaj estis eldonita je 10 novembro 2015 jaro. Ĝi estas rolludo en objektiva vido en retrofuturisma post-apokalipsa mondo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Kiel la aliaj ludoj de la serio Fallout, la kvina parto komencis per enkonduka filmeto. En ĝi la ĉefa heroo rakontas pri lia pra-pra-praavo, kiu batalis je usona armio dum la Dua mondmilito. Ĵetinte la nukleajn bombojn sur la Hiroŝimon kaj Nagasakon kaj finiginte la Militon, usona registaro komencis uzi la nuklean energion ne kiel batalilo, sed kiel senfina fonto de elektroenergio. Domestikaj robotoj, futurismaj maŝinoj — ĉio ĉi ekestis eblaj en la mondo de Fallout. Tamen poste en la tuta mondo, konsidere en Usono, komenciĝis la Milito pro resursaro, abrupta malriĉiĝado de popolo. La ludo komencas je la 2077-a jaro, kiam la mondo jam staras ĉe la sojlo de la Tria mondmilito, kaj la ĉefa heroo konvinkiĝas mem — 'Milito. Milito neniam ŝanĝas'.

La ĉefa heroo ellitiĝas matene je la 23-a oktobro 2077 jaro kun edzo/edzino (depende de elektita sekso), laviĝas, promenas hejmon, ludas kun sia malgranda filo. Poste je pordo frapis reprezentanto de la korporacio 'Vault-Tec', asertante ke la tempo de paca vivo povas finiĝi tre baldaŭ, tial oni devas rezervigi por si la lokon en azilo de 'Vault-Tec', kaj la plej proksima estas la Azilo 111. Post nelonge oni televide raportas, ke iu nuklee atakis Nov-Jorkon kaj Pensilvanion. La familio de la ĉefa heroo trafis en la Azilon 111, de kie li devas eliri sur la surfacon nur post 210 jaroj.

Ludado[redakti | redakti fonton]

Ludado estis unue montrita je 15-a junio 2015 jaro en E3 [1].

Ludo komencas antaŭ la bomboj falas, kiam inter paca vivo en unu kutima sceno estas elektita la eksteraĵo de la ĉefa heroo [1]. Sed la paca tempo finigas de mesaĝoj pri la Tria mondmilito, post kiu la ĉefa heroo kun edzino venas en la Azlion 111 de la korporacio 'Vault-Tec' [2].

Post heroo eliris la Azilon, li povas renkonti kompanianon — hundon (angle 'dogmeat').

La ludo havas reĝimon V.A.T.S, kiu lasas malrapidigi tempon kaj elekti, en kiun parton de la malamiko vi povas pafi.

La heroo povas ankaŭ aranĝi sian lokon, kolektante materialojn por konstrui fortikaĵojn, proprajn batalilojn ktp. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]