Portal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portal
Disvolvo Valve Corporation
Eldoninto Valve Corporation
Distribuo Electronic Arts
Muziko Kelly Bailey
Dato de lanĉo 10-a de oktobro 2007
Serio Portal
Sekvita de Portal 2
Platformo Windows, Mac, Xbox 360, PlayStation 3, Linukso
Ĝenro Ago/enigmo
Ludomaniero Unuope
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Portal estas aga kaj enigma videoludo kreita de Valve Corporation. Ĝi aperis unuafoje la 10-an de oktobro 2007 en la pakaĵo The Orange Box por Windows[1] kaj Xbox 360[2], kaj por PlayStation 3 la 11-an de decembro 2007[3]. La vindoza versio de la ludo estas disponebla ankaŭ per la elŝutejo Steam[4], kaj estas vendata en skatoloj ekde la 9-a de aprilo 2008[5]. La Mac-versio aperis la 12-an de majo 2010, samtempe kiel la Mac-versio de Steam[6]. Linuksa versio estas disponebla ekde la 3-a de majo 2013.

La ludo konsistas el sinsekvo da terenoj, kiujn la ludanto devas trairi teleportante sin aŭ objektojn per portebla aparato, kiu kreas spacan portalon inter du ebenaj surfacoj. La ludanton defias artefarita intelekto, kiu regule promesas al li, ke li ricevos kukon fine de la testoj.

Portal estas ofte prezentata kiel unu el la plej originalaj ludoj de 2007, kvankam oni povas sufiĉe rapide fini ĝin. Ĝi ricevis favorajn recenzojn danke al sia unika ludsistemo kaj la ĉiea nigra humuro en la intrigo[7]. La populareco de la ludo instigis Valve eldoni diversajn derivitajn produktojn.

Ludsistemo[redakti | redakti fonton]

Desegno ilustranta konservadon de moviĝo, kiam oni trairas portalon

En Portal, la ludo direktas en subjektiva vido rolulon nomatan Chell, kiu devas trairi diversajn ĉambrojn kun helpo de portalgenerilo simila al pafilo. Tiu generilo ebligas krei du portalojn, unu bluan kaj unu oranĝan, sur ebena surfaco. Ĉiu objekto trairanta portalon eliros tra la alia, konservante sian rapidon. Portaloj ne povas kreiĝi sur ĉia surfaco, sed malsukcesa provo krei portalon ne influos la ekzistantajn portalojn. La ludanto povas ankaŭ porti objektojn, sed ne kapablas ĵeti ilin malproksime. Tiuj objektoj, precipe kuboj, povas esti uzataj por premi butonojn, kiuj aktivigas platformojn aŭ malfermas pordojn, aŭ por ŝirmi sin kontraŭ pafoj.

Portaloj kreas fizikan kaj vidan konekton inter du malsamaj lokoj en tridimensia spaco. Kiam la portaloj ne troviĝas sur paralelaj surfacoj, oni povas observi strangajn geometriajn kaj gravitajn efikojn. Grava elemento de la ludo estas konservado de moviĝo: objektoj konservas sian rapidon, kiam ili trairas portalon, sed ilia direkto estas ŝanĝita depende de la orientiĝo de la elira portalo. Tio ebligas al la ludanto ĵeti sin aŭ objektojn en grandaj distancoj.

Chell surhavas diversajn protektilojn kaj pro tio ne vundiĝas post falo, sed ŝi povas facile morti pro diversaj danĝeroj, interalie pafturetoj, energigloboj aŭ venenaj likvaĵoj. Male al multaj ludoj, ne estas sistemo de vivpoentoj: la rolulo povas tuj morti pro grava vundo, sed ŝi povas ankaŭ ricevi multe da malgrandaj vundoj sen riski morti.

Por ĉiu enigmo ekzistas pluraj solvoj. Post fino de la ludo, disponebliĝas du pliaj ludreĝimoj, kiuj instigas la ludanton serĉi alternativajn solvojn. En defia reĝimo, la ludanto devas refari plurajn nivelojn laŭeble plej rapide, kun plej malmulte da portaloj aŭ plej malmulte da paŝoj. En spertula reĝimo, pluraj niveloj estas malfaciligitaj per aldono de pliaj obstakloj kaj danĝeroj.

Ludo[redakti | redakti fonton]

Roluloj[redakti | redakti fonton]

En Portal estas nur du roluloj: Chell, kiun direktas la ludanto, kaj GLaDOS. Chell estas virino, pri kiu oni scias malmulte (laŭ GLaDOS, ŝi estas adoptita orfo sen amikoj, sed GLaDOS estas memkonfesita mensogisto); oni neniam vidas ŝin (krom tra portaloj) nek aŭdas ŝian voĉon. GLaDOS (Genetic Lifeform and Disk Operating System: “Genetika vivoformo kaj diska operaciumo”) estas artefarita intelekto, kiu gvidas la ludanton per sia voĉo (en la anglalingva versio, ĝi estas la voĉo de Ellen McLain).

Kadro[redakti | redakti fonton]

La logotipo de Aperture Science

La tuta ludo okazas en la Riĉiga Centro de Aperture Laboratories (ankaŭ nomata Aperture Science), la fikcia esplorkompanio, kiu kreis la portalpafilon. La multaj ĉambroj, kiujn esploras Chell, sugestas, ke temas pri tre granda esplorkomplekso. La centro ŝajnas delonge forlasita, kvankam la aparatoj daŭre funkcias sen homa interveno.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La intrigo de Portal estas malkaŝata al la ludanto per sonmesaĝoj de GLaDOS kaj per la kromaj ĉambroj de la lastaj niveloj. En la komenco de la ludo, Chell vekiĝas kaj aŭdas instrukciojn kaj atentigojn de GLaDOS pri la venonta eksperimento. La komenco konsistas el testa fazo, dum kiu la ludanto iom post iom malkovras la ludsistemon de Portal. La komentoj de GLaDOS ne nur gvidas la ludanton, sed ankaŭ kreas etoson kaj prezentas GLaDOS kiel rolulon. Oni promesas al Chell kukon kiel rekompencon, se ŝi sukcesos en ĉiuj testoj.

Chell iras tra la malplena Riĉiga Centro, kaj interagas nur kun GLaDOS. Dum la ludo, evidentiĝas, ke la intencoj de GLaDOS ne estas tiel bonaj, kiel oni povus pensi. Malgraŭ ĝia ŝajna helpemo, la agoj kaj paroloj de GLaDOS montras senzorgecon al Chell kaj mankon de sincereco. La testaj ĉambroj iĝas pli kaj pli danĝeraj, kaj GLaDOS eĉ direktas ŝin al “pafejo kreita por militaj robotoj”, pretekstante, ke la normala testoĉambro estas riparata. En la sekva ĉambro, GLaDOS insistas pri la fideleco kaj graveco de “kunula kubo”, unumetra kubo kun rozkolora koro sur ĉiu edro, necesa al Chell por fini la teston. Sed poste GLaDOS anoncas, ke la kubo devas esti “bedaŭrinde eŭtanaziita” en speciala forno.

Post kiam Chell finas la lastan testan ĉambron, GLaDOS gratulas ŝin kaj direktas ŝin al fajro por ŝia “venka brulo”. Dum GLaDOS anoncas, ke “ĉiuj teknologioj de Aperture funkcias ĝis 4 000 kelvinoj”, Chell fuĝas per la portalpafilo kaj trairas diversajn kulisajn partojn de la Riĉiga Centro. GLaDOS ekpanikas kaj diras, ke ĝi nur ŝajnigis, ke ĝi volis mortigi Chell, kiel parto de la testo. Chell ignoras ĝiajn vokojn, daŭrigante sian vojon tra la centro. Dume, GLaDOS daŭre parolas al ŝi, kaj evidentiĝas, ke ĝi koruptiĝis kaj verŝajne mortigis ĉiujn aliajn homojn en la centro. Chell daŭrigas sian vojon tra kulisoj kaj malplenaj oficejoj malantaŭ la testaj ĉambroj, kelkfoje sekvante murskribaĵojn, kiuj indikas la ĝustan vojon. Tiuj kulisaj partoj, en tre malbona stato, kontrastas kun la senmakulaj testaj ĉambroj. La murskribaĵoj inkluzivas parodiojn de diversaj poemoj kaj la frazon “la kuko estas mensogo” (the cake is a lie).

GLaDOS provas malkonvinki Chell per minacoj kaj mensogoj, ke ŝi iras en la malĝusta direkto. Chell fine atingas grandan ĉambron, kie la fizika aparataro de GLaDOS pendas de plafono. Iu globo (“personeca kerno”) de GLaDOS defalas kaj Chell ĵetas ĝin en fornon. GLaDOS diras, ke Chell ĵus detruis ĝian “kernon de moraleco”, kiun instalis la laborantoj de Aperture Science, post kiam ĝi inundis la Riĉigan Centron per morta neŭrotoksino. Sesminuta retrokalkulo komenciĝas kaj Chell bruligas pliajn partojn de GLaDOS, dum GLaDOS strebas haltigi ŝin kaj parole, per provokoj kaj pli kaj pli infanecaj insultoj, kaj ĵetante raketojn al ŝi. Post kiam ŝi detruis la lastan parton, la tuta ĉambro detruiĝas kaj ĉio estas transportata al la surfaco. Chell kuŝas ekstere, antaŭ la pordego de la esplorkomplekso, meze de ruinoj de GLaDOS. Ĝisdatigo de la ludo publikigita kelkajn tagojn antaŭ la anonco de Portal 2 ŝanĝas ĉi tiun scenon: nevidata estaĵo fortiras ŝin, dirante per robota voĉo “Dankon, ke vi adoptis la sekurpozicion por la festo.”

La fina sceno, post longa sed rapida flugado tra la Centro, montras nigra-arbaran ĉerizkukon kaj la kunulan kubon, meze de bretaroj enhavantaj dekojn da neaktivaj personecaj kernoj. Ili eklumas unu post la alia, kaj robota brako malsupreniras kaj estingas la kandelon sur la kuko, mallumigante la tutan ĉambron. Fine, GLaDOS donas sian raporton: la kanton Still Alive (“Daŭre viva”), kiu deklaras la eksperimenton granda sukceso, kaj indikas, ke GLaDOS plu vivas.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Orange Box for PC Reviews (angle). Metacritic. Alirita la 19-an de septembro 2014.
  2. The Orange Box for Xbox 360 Reviews (angle). Metacritic. Alirita la 19-an de septembro 2014.
  3. The Orange Box for PlayStation 3 Reviews (angle). Metacritic. Alirita la 19-an de septembro 2014.
  4. Portal. Steam. Valve Corporation. Alirita la 19-an de septembro 2014.
  5. Individual Orange Box games hit retail April 9 (angle). Joystiq (5-a de marto 2008). Alirita la 19-an de septembro 2014.
  6. Steam for Mac opens a portal to May 12, steps through (angle). Engadget (29-a de aprilo 2010). Alirita la 19-an de septembro 2014.
  7. Portal for PC Reviews (angle). Metacritic. Alirita la 19-an de septembro 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]