Saltu al enhavo

ICQ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ICQ
Aŭtoro Mirabilis
Programisto Mirabilis, AOL, VK
Lasta stabila versio 10.0.16100
Operaciumo Vindozo, Linukso, OS X, TTT, poŝtelefonoj
Programlingvo C++
Programtipo tujmesaĝilo
Permesilo nelibera permesilo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Malnova emblemo

ICQ estis tujmesaĝilo kiu ebligis tuj sendi mesaĝon al alia ICQ-uzanto. Ĉiu persono kiu senpage aliĝis al ICQ havis sian propran numeron. Tiu persono kontakteblis per la programo aŭ per la oficiala retejo. Uzantoj estis serĉeblaj laŭ diversaj ecoj, ekz. hobioj aŭ lingvoj.

La programon kaj la protokolon ICQ ekevoluigis la firmao Mirabilis en la jaro 1996. La kliento estis en la jaro 1998 aĉetita de AOL, kaj en 2010 de Mail.Ru Group (nun VK). ICQ estis ĉesigita la 26-an de Junio 2024.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]