Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
emblemo de la FSB

La Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (mallongigo FSB; ruse Федеральная служба безопасности Российской Федерации (ФСБ), latinliterigo Federal'naja sluĵba bezopasnosti Rossijskoj Federacii, prononco laŭ sistemo IFA fʲɪdʲɪralʲnəjə sluʐbə bʲɪzɐpasnəstʲɪ rɐsʲijskəj fʲɪdʲɪratsɨjɪ) estas la ĉefa sekureca agentejo de Rusio kaj la ĉefa posteula agentejo al la sovetunia Komitato de Ŝtata Sekureco (KGB). Ĝia ĉefa respondeco estas ene de la lando kaj inkluzivas kontraŭspionadon, internan sekurecon kaj landliman kontrolon, kontraŭ-terorisman agadon, kaj observon de publikaj lokoj samkiel persekuton de severaj krimoj kaj perfortoj de la naciaj leĝoj. Ĝia ĉefsidejo estas ĉe la placo Lubjanka, kaj parto de la ĉefsidejo situas en la fama konstruaĵo laŭ la placo nomata "Lubjanka", kiu en la epoko de Sovetunio estis la ĉefsidejo de la tiutempa Komitato de Ŝtata Sekureco (KGB). La Direktoro de la FSB ekde 2008 estas la armea generalo Aleksandr Bortnikov (Александр Бортников).