NF-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NF-Ligo
New Football Federations-Board
internacia sporta federacio • former association football federation
Komenco 12-a de decembro 2003 vd
Sidejo Lieĝo
Retejo Oficiala retejo
vdr
NF-Ligo
Nouvelle Fédération-Board
Moto Permesu ludi al ĉiuj popoloj!
Fondaĵo 12-a de decembro 2003
Tipo Sporta federacio
Sidejo Francio Narbono, Francio
Membroj 39 membroj [1]
Prezidanto Christophe Croze
Retejo www.nf-board.org

La NF-Ligo aŭ (duon) angle NF-Board - eblaj longigoj "Nova Federacia Ligo" (el la franca vortumo Nouvelle Fédération kaj la angla vorto Board), respektive "Ne-FIFA-Ligo" (el la angla vortumo Non-FIFA-Board) - estas asocio internacia el futbalteamoj de regionaj, minoritataj kaj senŝtataj popoloj, kiuj ne membras en la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA. Kelkaj el ĉi tiuj teamoj apartenas al teritorioj kies suvereneco ne estas agnoskita internacie, krom Kiribato kaj Monako kiuj ja estas sendependaj landoj. La NF-Ligo estis fondita la 12-an de decembro 2003 kaj sia sidejo troviĝas en Narbono, Francio. La membroj ludas futbalmatĉojn inter si por partopreni la Futbalan Pokalon VIVA, kiu okazis unuafoje de la 19-a ĝis la 25-a de novembro 2006 en Okcitanio kaj la ĉampiono estis la nacia teamo futbala de Sameio.

Nuntempe la NF-Ligo laboras por ke la FIFA helpu ilin pri la organizado kaj matĉoj dum la teamoj akiras sian membrecon en FIFA.

La Futbala asocio de Skanio iĝis membro de NF-Ligo en aprilo 2011.[2][3]

En sia celo, la ligo konkurencas kun alia alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata ConIFA (akronimo de la angla nomo Confederation of Independent Football Associations, en Esperanto Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj), establita dek jarojn pli poste, en 2013.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La jena estas listo el futbalaj asocioj kiuj membras en NF-Ligo.[1]

Nacia Teamo Liga kodo Membra kategorio Partoprenoj en la Futbala Pokalo VIVA
Okcidenta Saharo FA00000 Membro 1 (6-a loko en 2012)
Monako Monaka Princlando FA00001 Membro 1 (2-a loko en 2006)
Sameio FA00002 Membro 3 (Ĉampiono en 2006, sidejo kaj 3-a loko en 2008 kaj 3-a en 2009)
Turka Respubliko Norda Kipro FA00003 Membro (2-a loko en 2012)
Tibeto FA00004 Membro 0
Ĉagosoj FA00005 Membro 0
Zanzibaro FA00006 Membro 1 (3-a loko en 2012)
Somalilando FA00007 Membro 0
Ĉeĉenio FA00008 Membro 0
Suda Malsupra Saksio[4] FA00009 Membro 0
Saŭĝezo FA00010 Membro 0
Okcitanio FA00011 Membro 4 (Sidejo kaj 3-a loko en 2006, 5-a en 2009, 3-a en 2010 kaj 5-a en 2012)
Ciganoj FA00012 Membro 0
Princlando de Selando FA00013 Membro 0
Okcidenta Nov-Gvineo FA00014 Membro 0
Suda Molukio FA00015 Membro 0
Suda Kameruno FA00016 Membro 0
Gronlando FA00017 Membro 0
Kiribato FA00018 Membro 0
Fiumio FA00019 Membro 0
Masajoj FA00020 Membro 0
Paskinsulo FA00021 Membro 0
Japo FA00022 Membro 0
Valonio FA00023 Membro 0
Kazamanco FA00024 Membro 0
Gozo FA00025 Membro 2 (6-a en 2009, sidejo kaj 5-a loko en 2010)
Padanio (Norda Italio) FA00026 Membro 3 (Ĉampiono en 2008, 2009 kaj 2010)
Kurdio FA00027 Membro 4 (4-a en 2008, 2-a en 2009 kaj 2010, ĉampiono en 2012)
Arameoj FA00028 Membro 1 (2-a en 2008)
Provenco FA00029 Membro 4 (5-a en 2009, 4-a en 2010, 6-a en 2010 kaj 4-a en 2012)
Sardio FA00030 Membro 0
Du Sicilioj (Suda Italio) FA00031 Provizora membro 1 (4-a en 2010)
Cilento FA00032 Membro 0
Skanio FA00033 Provizora membro 0
Raetio FA00034 Provizora membro 1 (8-a loko en 2012)
Darfuro FA00035 Provizora membro 1 (9-a loko en 2012)
Kaskadio FA00036 Provizora membro 0
Frankonio FA00037 Provizora membro 0
Kozakoj FA00038 Provizora membro 0
Okcidentaj Indioj FA00039 Provizora membro 0
Vatikano FA00040 Provizora membro 0

Esperanta teamo[redakti | redakti fonton]

Dum la 99-a UK okazinta en Bonaero, Argentino okazis amika matĉo inter la teamo de la armen-devena komunumo de Argentino kaj la Selektitaro de Esperanto, kiu estis komponita de partoprenintoj de la universala kongreso kiuj mem sinproponis por ludi tiun matĉon.[5]

La matĉo okazis la la 31-an de julio 2014, je la 20:30 laŭ la argentina horo ĉe la stadiono "Polideportivo Colegiales", ankaŭ okazis trejnada matĉo la 26-an vespere. Ambaŭ teamoj ricevis la pokalojn de "Internacia Amikeco" kaj membriĝis post la matĉo en la CSANF.[6] La esperanta teamo ankaŭ iĝis membro de la NF-Ligo.

La matĉo estis apogata de la Subsekretario pri Sporto de la Bonaera registaro, la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF) kaj UEA.[6]

Filioj kontinentaj[redakti | redakti fonton]

La NF-Ligo havas unu federacian filion: La Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF), kiu havas nur unu teamon de NF-Ligo (Paskinsulo) kaj aliajn 3 teamojn kiuj ankoraŭ ne apartenas al la NF-Ligo. La CSANF ankaŭ havis rilatojn kun la malaperinta Eŭropa Konsilio pri Novaj Federacioj (CENF).

En 2009 CSANF starigis kontakton kun la ĵus kreita Konsilio Nordamerika kaj Arkta pri Novaj Federacioj (NAANF) kiu reprezentas la naciajn teamojn el Nordameriko, Centra Ameriko, Karibio kaj arkta regiono kiuj ne membras en FIFA.

Rang-ordo de la NF-Ligo[redakti | redakti fonton]

# Teamo
Padanio
Arameoj
Kurdio
Zanzibaro
Turka Respubliko Norda Kipro
Sameio
Okcitanio
Du Sicilioj
Provenco
10° Cilento
11° Gronlando
12° Gozo
13° Sardio
14° Monako
15° Ĉagosoj
16° Okcidenta Saharo
17° Tibeto
18° Selando
19° Raetio
20° Ciganoj
21° Vatikano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Laŭ Football Associations Members of the N.F.-Board - NF-Board.org. La informoj pri membreco tre varias laŭ fontoj, kaj multaj antaŭaj ligaj membroj ekde 2013 konsideratas membroj de la nova konfederacio ConIFA. Ĉi-tie tamen menciiĝu tendence pli vasta listo, laŭ la informoj el la liga retejo.
  2. Informo en sia retejo. Arkivita el la originalo je 2011-08-14. Alirita 2014-07-20.
  3. Informo en sia retejo. Arkivita el la originalo je 2012-01-19. Alirita 2014-07-20.
  4. germanlingva statuto de la Futbala Asocio de Suda Malsupra Saksio (precipe [[distrikto Göttingen]]); la teamo de la asocio certe ne nomeblas "nacia". Arkivita el la originalo je 2014-08-08. Alirita 2014-07-30.
  5. aliĝilo enreta
  6. 6,0 6,1 Gazetara Komuniko de UEA #547. Alirita 2014-07-20.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo NF-Board en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]