Kiribata nacia teamo de futbalo
Kiribato | ||
---|---|---|
asocio | Kiribata Futbala Asocio, angle Kiribati Islands Football Association | |
unua matĉo | Papuo-Nov-Gvineo 13-0 Kiribato 1979 | |
plej granda gajno | ne konatas | |
plej granda perdo | Fiĝioj 24-0 Kiribato 1979 | |
Futbala Mondpokalo | ||
Pokalo de Nacioj de la Oceania Futbala Konfederacio | ||
La kiribata nacia teamo de futbalo estas futbalteamo el viraj futbalisto, kiu futbale reprezentu la insularan ŝtaton Kiribato en Oceanio. La teamo estas parto de la Kiribata Futbala Asocio, angle nomata Kiribati Islands Football Association. Kvankam sendependa Kiribato estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la Kiribata Futbala Asocio ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA, sed tamen membras en ties kontinenta konfederacio OFC. Laŭ tiu statuso la kiribata nacia teamo ne rajtas konkuri pri la Futbala Mondpokalo de FIFA, sed jes ja pri la Pokalo de Nacioj de la Oceania Futbala Konfederacio. Aldone la Kiribata Futbala Asocio ekde la jaro 2005 membras en alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia Ligo aŭ Ne-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board.