Kurda nacia teamo de futbalo
Iraka Kurdistano | ||
---|---|---|
asocio | Futbala Asocio en Iraka Kurdistano, kurde یەکێتی ناوەندی تۆپی پێی کوردستان | |
konfederacio | NF-Ligo | |
unua matĉo | Sameio 2-2 Kurdistano 7-a de julio 2008 | |
plej granda gajno | Tamil Eelam 0-9 Kurdistano 2014 | |
plej granda perdo | Sameio 3-1 Kurdistano 13-a de julio 2008 | |
Futbala Mondpokalo | ||
Futbala Pokalo VIVA | ||
aperoj | 3 (unua en 2008) | |
plej bona rezulto | ĉampionoj en 2012 | |
La kurda nacia teamo de futbalo (kurde Helbijardey Topî pêy Kurdistan, ھەڵبژاردەی تۆپی پێی كوردستان) estas futbalteamo el viraj futbalistoj, kiu futbale reprezentu la Aŭtonoman Regionon Kurdistano en Irako. La teamo estas parto de la Futbala Asocio en Iraka Kurdistano, kurde یەکێتی ناوەندی تۆپی پێی کوردستان. Ĉar Iraka Kurdistano aŭ pli granda regno Kurdistano (kiu kovrus teritoriojn de pluraj nunaj membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj) internacie ne konsideratas suverena ŝtato kaj ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la Futbala Asocio en Iraka Kurdistano ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA. Anstataŭe ĝi membras en alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia Ligo aŭ Ne-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board. La teamo en novembro 2008 unuafoje partoprenis la Futbalan Pokalon VIVA de la NF-Ligo, kaj ricevis la 4-an lokon. En 2009 kaj 2010 la teamo ambaŭfoje atingis la duan pozicion, en novembro 2012 rajtis organizi la tiujaran Futbalan Pokalon VIVA kaj ĉampioniĝis en tiu turniro.