Morice Benin
Aspekto
| Morice Benin | |
|---|---|
| homo | |
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Moïse Ben-Haïm |
| Naskiĝo | 21-an de julio 1947 en Kazablanko |
| Morto | 19-an de januaro 2021 (73-jaraĝa) en Die |
| Deveno | |
| Ĝenroj | Kantaŭtoro |
| Aktivaj jaroj | 1969 - 2020 |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Moïse Ben-Haïm |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Okupo | |
| Okupo | kantaŭtoro diskografa artisto |
Morice BENIN (naskiĝis la 21-an de julio 1947 en Kazablanko, mortis la 19-an de januaro 2021) estis franca kantisto, kiu kantis ekde la jaro 1969. Kvankam li mem ne scipovis Esperanton, li registris en 2002 la albumon en Esperanto In-spir' eldonitan de Vinilkosmo.
En la 1970-aj jaroj li havis apartan pozicion de "marĝena" kantisto, utopiisto kaj ekologiisto. En 30 jaroj li registris abundan kantaron. Morice samjare kiam li registris In-spir' registris ankaŭ franclingve la albumon Morice Benin chante Léo Ferré, kiun li planis registri ankaŭ en Esperanto, kvankam tiu plano ne plu realiĝis.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 2002 - In-spir'
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperantlingva biografio Arkivigite je 2007-12-13 per la retarkivo Wayback Machine de Morice Benin sur MusicExpress (arkivigita)
- Franclingva retejo
- In-spir'
- Kompleta listo de verkoj
- Jefim ZAJDMAN Pavel MOJAJEV: DISKOJ: Franca kantisto Morice Benin en Esperanto (recenzo pri In-Spir de Morice Benin) el Monato (2002/11, p.24)

