ELTE-ITK

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ELTE-ITK
negoco
Lando(j) Hungario vd
vdr

La Supera Fremdlingva Trejnejo (ELTE-ITK) estas sendependa ne-profitcela instituto aŭspiciata de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE). La ĉefa laboro de la instituto estas la administrado de lingvaj ekzamenoj, sed ĝi okupiĝas ankaŭ pri lingvoinstruado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La instituto ekestis en 1967 sub kontrolo de la Universitato ELTE kiel instituto por instruado kaj ekzamenado de fremdaj lingvoj.

Komence de la 1990-aj jaroj, kiam sukcesintoj de lingvaj ekzamenoj ricevis kromajn kreditpoentojn por akceptiĝi al universitato, aŭ altigon de salajro en laborejoj, la nombro de ekzamenitoj kreskis. Nuntempe, ĉirkaŭ 100 000 kandidatoj trapasas ekzamenojn inter la 30 ofertataj lingvoj.

Ekde 2004, ELTE-ITK estas plenrajta membro de la Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE).

Ĉirkaŭ 50 stabanoj kontrolas kaj kunordigas la laboron de pli ol 1000 ekzamenantoj. Unu el la gravaj taskoj de la instituto estas la normigita pritaksado de scioj pri la hungara lingvo kaj kulturo enkadre de moderna ekzamensistemo.

Lingvaj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ lingvoj, ekzamenoj trapaseblas aŭ en dulingva versio (hungara, cela lingvo), aŭ en unulingva versio (nur en la cela lingvo). La unulingva versio taŭgas por homoj kies gepatra lingvo ne estas la hungara. Dulingvaj ekzamenoj trapaseblas laŭ tri niveloj (baza, meza, supera). Unulingvaj ekzamenoj trapaseblas laŭ la niveloj de la komuna eŭropa referenckadro (KER).

La dulingvaj ekzamenoj trapaseblas en la sekvaj lingvoj : araba, angla, bulgara, ciganaj (bea kaj lovara), ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, franca, finna, grekaj (antikva kaj moderna), germana, hebrea, hispana, itala, japana, kroata, latina, pola, portugala, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, turka.

La unulingvaj ekzamenoj trapaseblas en la hungara kiel fremdlingvo (niveloj A2, B1, B2, C1) kaj en Esperanto (niveloj B1, B2, C1).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine ELTE Origó Nyelvi Centrum de la Universitato Eötvös Loránd