Komerco per Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Komerco per Esperanto estas ideo, kiu emfazas la eblan utilecon de Esperanto rilate al internaciaj komerco kaj financo. Ekde la komenco de la Esperanto-movado, la uzo de Esperanto en internacia komerco estis rigardata kiel unu el la ĉefaj utilecoj de la lingvo.

El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto ! Ho, ne, ne, neniam ! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno : "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan !" Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean ; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.

L. L. Zamenhof, Prelego ĉe la Dua Universala Kongreso (1906)

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Helplingvo ĉie uzata estus faciligo por korespondo, por eldono de prospektoj, reklamoj, ĝi signifus ŝparon kaj raciigon. Tamen ĝuste pro tio, ke la relative malgranda disvastiĝo de Esperanto ne promesis sufiĉe da profito, la komerca mondo nur hezitante kaj iom post iom provis ekuzi Esperanton. La ĉefa uzadkampo estis la reklamado en Esperantaj gazetoj kaj per prospektoj, precipe por varoj, kiuj interesas ĉiujn homojn. Eldonaĵoj por specialaĵoj kaj por certaj branĉoj ne povis trovi intereson sufiĉan. La plimulto de tiaj reklamoj ne havis grandan efikon, krom tio, ke la Esperantistoj fiere montris ilin kaj uzis ilin ĉe ekspozicioj por pruvi la praktikan uzon. Nur kelkaj amasartikoloj ricevis aĉetantojn per la Esperanta reklamo kaj nur en limigita nombro oni sukcesis fari negocojn per Esperanta korespondado.

Jam antaŭmilite oni rekomendis, ke la komercistoj simile, kiel ili surpresas sur la leterpaperon la tefonnumeron, telegramkodon, surpresu „Oni korespondas Esperante“, por ke alilandanoj vidu la uzon. Malmultaj Esperantemaj firmoj faris tion, sed la efiko estis ĉefe propaganda. Tamen kelkajn tiajn korespondojn oni ĝoje priskribis en la Esperantaj gazetoj.

Komercaj ĉambroj kaj konferencoj[redakti | redakti fonton]

Jam ia „Kongreso por Internacia Ekonomio“ en 1905 en Mons esprimis la deziron, ke Esperanto estu instruata en lernejoj. - La unua komerca ĉambro, kiu oficiale helpis Esperanton, estis la Londona, kiu deklaris sin favora en 1905 kaj jam, en 1906 aranĝis publikajn ekzamenojn en Esperanto kaj daŭrigis ilin ankaŭ poste. Tiuj ekzamenoj daŭris ĝis ĉ. 1930, kiam eĉ pli grava aŭtoritato, la „Royal Society of Arts“ decidis aranĝi la Esperanto-ekzamenojn. La dua komerca ĉambro, kiu demonstraciis antaŭ la mondo sian favoron, estis tiu de Los Angeles, kiu en 1912 sendis tra la mondo Parrish (v. ). Li vizitis 19 landojn kaj faris paroladojn pri sia patrujo. Tiu ĉi ĉambro eldonis 64 paĝan gvidlibron pri Kalifornio, bele ilustritan. Ĝis 1914 51 francaj, 3 anglaj, 7 germanaj, 1 hispana, kaj 1 usona komercaj ĉambroj deklaris sin por Esperanto. - La kongreso de la komercaj ĉambroj en Madrid rekomendis la instruadon de Esperanto. En 1917 la Londona Komerca Ĉambro presigis 1000 ekzemplerojn de la broŝuroA Common Commercial Language“. La brita komitato pri komuna komerca lingvo, - fondita en 1917 - eldonis pluajn 9000 ekzemplerojn. Samjare ĝi organizis paroladojn en britaj urboj.

Post la unua mondmilito Andre Baudet (v.) atingis ĉe la Pariza Komerca Ĉambro, ke tiu gvidu la propagandon inter la komercaj ĉambroj kaj per ili inter la komercistaro. Li submetis al la kunsido de la ĉambro en la 9-a de februaro 1921 plenan raporton pri Esperanto, ĝiaj konkurantoj, ĝia disvastiĝo, kaj ankaŭ rezolucion, laŭ kiu la ĉambro rekonas la gravecon de Esperanto, enkondukas ĝin kiel libervolan lernobjekton en sian propran komercan lernejon kaj rekomendas ĝin al la komercaj ĉambroj de la mondo. La kunsido akceptis la rezolucion kaj la tuta teksto de la raporto estis aldonita al la raporto de la Ligo de la Nacioj.

La saman raporton prezentis Baudet en 1923 dum pasko en Venezia ĉe la Internacia Konferenco por Komerca Helplingvo, kunvokita per la Itala-Svisa Komerca Ĉambro, Genève, kaj sub protekto de itala ministro de l' Industrio kaj komerco. La konferenco, ĉe kiu reprezentigis sin (preskaŭ nur per konataj Esperantistoj) 90 komercaj ĉambroj, 8 ministerioj de komerco, 21 foiroj, 61 komercaj institutoj entute el 27 landoj de 5 kontinentoj, uzis Esperanton, kiel konferencan lingvon, akceptis similan rezolucion, kiel la Pariza Ĉambro kaj akceptis rekomendajn rezoluciojn pri foira, radia kaj turisma uzado de Esperanto. Kiel modelon, oni prezentis la parizan komercan jarlibron de „Bottin“, kiu enhavis partan signon ĉe la nomoj de komercistoj, kiuj uzas Esperanton. La konferenco estis kunligita kun oficialaj vizitoj ĉe estraroj, institucioj, akceptoj ktp. La Komerca Ĉambro Itala por Svisujo en Genève eldonis en kelkaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, la protokolon de la konferenco, kiun oni dissendis al ĉiuj ĉambroj. La ICK kun la franca societo „Esperánto et Commerce“ kaj la Pariza Komerca Ĉambro aranĝis duan komercan konferencon dum majo 1925 okaze de la Foiro en Paris. La ĉambro mem invitis kaj subvenciis. Reprezentigis sin 155 ĉambroj kaj 100 aliaj komercaj organizaĵoj. La malferma kunsido okazis kune kun la samtempa internacia scienca konferenco en la halego de la Universitato Sorbonne, kiun ĉeestis 200 personoj. Parolis famaj scienculoj kaj reprezentantoj de registaroj. La kunsidon disaŭdigis pariza radiostacio. La laboro de la konferenco mem ne estis grava.

Laŭ iniciato de ICK la direkcio de la Internacia Foiro de Frankfurt a. M. kaj la Organiza Oficejo de la urbo invitis por pasko 1929 int. konferencon por turismo kaj reklamo. La organizan laboron plenumis Robert Kreuz. Venis gravaj parolistoj (ne Esperantistoj), sed Esperanto estis la oficiala traduka lingvo. Reprezentigis sin 86 korporacioj el 14 landoj, inter ili 15 pere de ne Esperantistoj. Ankaŭ tiu ĉi konerenco akceptis favorajn proponojn rilate Esperanton, tamen la oficialaj internaciaj komercaj reklamoficejoj ne okupiĝis plu pri Esperanto pro manko de taŭgaj personoj, kiuj estus daŭrigantaj la laboron en tiu medio. La prezidentooj de la komercaj ĉambroj de Francujo kaj Alĝerio en 1931 adoptis deziresprimon pri la utileco de Esperanto. La komerca ĉambro en Sheffield organizis klason por lernado de Esperanto en 1931. Ministerioj, instruado. La rusa cara ministerio por komerco kaj industrio sendis Nedoŝivinon kiel delegiton al la UK en Antwerpen en 1911. Pri tio la ministerio aperigis ampleksan raporton ruslingve kaj en 1913 pagis subvencion por Esperanta komerca oficejo en Petrograd. - Poste ankaŭ aliaj ministerioj reprezentigis sin ĉe la konferencoj por komerca lingvo kaj ĉe UK-oj. - La nederlanda ministerio de publika instruado eldonis en la 2-a de februaro 1931 dekreton N-ro 41.241., laŭ kiu Esperanto povas esti fakultative instruata en komercaj lernejoj kaj kursoj. Tiuj kursoj povas ĝui ŝtatan subvencion laŭ pli frua tiurilata dekreto.

La fama katalogo de Davidov (v.) jam en 1911 enhavis la nomojn de 6 lernolibroj por komercistoj. La unua aperis en 1903 ĉe Hachette, Paris, Komercaj leteroj de Berthelot kaj Lambert. Grava estis la Esperanta eldono de O' Connora komerca korespondaro, eldonita en 1907 de Guilbert Pitman. - Ĝis 1914 en 22 landoj en 52 komercaj lernejoj okazis kursoj laŭ tiam eldonita statistiko. El tiuj 16 estas germanaj lernejoj. - Plej grandan atenton ricevis antaŭ la milito la donaco de mondfama franca kaŭĉukindustriisto Michelin de fr 20. 000 al la Societo SFPE por disdoni kiel premiojn al junuloj lernantaj Esperanton. La Esperantaj gazetoj enhavis reklamojn de la aŭtogumradoj de Michelin. - La Internacia Asocio por Komerca Instruado eldonis sian programon por sia internacia kongreso en Wien en germana kaj Esperanta lingvoj. Estas menciinde, ke en 1908 E. Wucher aperigis kajeron dulingvan: germanan kaj Esperantan pri Duobla Librotenado. - Post la milito la komercaj fakvortaroj kaj frazaro de Robert Kreuz kaj Alessandro Mazzolini, ankaŭ komerca koresponda libro de R. Kreuz estas la Plej valoraj eldonoj. En la lasta enestas la transportletero de la Pariza Komerca Ĉambro, kiu estas presita en franca ka Esperanta lingvoj.

Prospektoj[redakti | redakti fonton]

En la katalogo de Davidov (1911) estas listo de 11 komercaj prezaroj, katalogoj kaj prospektoj. Laŭ tiu listo oni eldonis ĉefe 1-2 paĝajn foliojn, sed jam troviĝas ankaŭ rimarkindaj eldonaĵoj. Eble la plej famaj estas tiuj de la granda angla farmacia firmo kaj fabriko Borroughs, Wellcome and Co., kiu ĝis nun ofte ree eldonis prospektetojn en Esperanto. La plej malproksime eldonita estis „Prezaro de Nov-Zelandaj Produktaĵoj de Carswell“ eldonita en 1907. La plej ampleksa el ta fruaj eldonoj estis la 36 paga prospekto de la Consettferofabriko el 1907 kaj la 48-paĝa ilustrita katalogo de tiam granda fotofabriko Hüttig A. S. en Dresden. - Menciinde estas, ke tiamaj konataj skribmaŝinfabrikoj, kiel la Ideal, Yost, Hammond kaj Oliver eldonis ilustritajn katalogojn en Esperanto - Laŭ la supra listo la unuaj komercaĵoj, kiuj portis la nomon „Esperanto“, kaj havis pri tio prospekteton, estis la ,Esperanto-sapo' de angla firmo Goodliffe, Nottingham, la ,Esperanto-bonbonoj de A. Perkowski, Kovno, kaj ,Esperanto-ĉokolado' de svisa fabriko Tobler kaj Kio, Bern, (kiu poste fabrikis ĉokoladojn kun Ido-reklamoj). Jam en 1910 la pariza fabriko Deberny et Cie eldonis sur 18 paĝoj prospekton pri la Esperantaj kaj „supersignitaj“ presliteroj. - Samjare aperis la unua prospekto pri aŭtomobiloj, eldonita de Clement Bayard, Paris. Plej grandan sukceson signifis antaŭ la unua mondmilito la apero de prospekto de la Porcelan-Fabriko en Meissen Saksujo, kiu laŭ reklamo en Esperanta gazeto ricevis konsiderindan mendon el Anglujo. Ankaŭ la germana firmo Reiner, Berlin, publikigis en 1914, ke laŭ reklamo en Esperantaj gazetoj ĝi ricevis dum du monatoj 439 mendojn el 32 landoj. - Tiutempe precipe la Saksa, Bavara kaj Würtemberga Esperanto-Institutoj okupiĝis pri disvastigado de komercaj reklamoj en Esperanto. La lastnomita atingis gravajn sukcesojn. Al ili oni povas danki, ke ĉe la Internacia Kongreso de Komerca Instruado en Budapest en jaro 1913 estis aparta Esperanta ekspozicio. - Listo el 1914 jam montras 172 prospektojn, katalogojn, reklamfoliojn. La aldono de „Esperanto Triumfonta“: Internacia Komerco enhavis en 1923-24 sub nomo „Internacia Adresaro“ senpagan firmo-registron pri komercaj firmoj, entreprenoj k. s., kiuj iamaniere uzis Esperanton. La sama publikigis partojn de leteroj de komercaj ĉambroj por Esperanto.

Mono[redakti | redakti fonton]

La internacian komercon deziris plifaciligi kaj plisimpligi la spesmilo kaj la „Ĉekbanko Esperantista“, kiu jam uzis tiun monsistemon kaj peris la transpagon de monsumetoj inter Esperantistoj ĝis eksplodo de la unua mondmilito. Oni uzis 20.000 ĉekojn kaj 40.000 transpagilpoŝtkartojn, la banko havis 700 konto-posedantojn en 40 landoj.

Internacia varborso[redakti | redakti fonton]

Al alvoko de Henriko Fischer-Galati, grandindustriisto en Bukareŝto kunvenis en la 3-a de aprilo 1923 en Venezia okaze de la Internacia Konferenco por Komerca Helplingvo 24 komercistoj kaj oficistoj por ebligi interrilaton per Esperanto kaj ekkoni reciproke la vendatajn varojn. La kunveno estis simila al malgranda specimenfoiro. La ĉeestantoj montris specimenojn aŭ prezarojn de varoj kaj provis fari negocon. Kelkaj sukcesis. Ili fondis societon sub nomo „Internacia Varborso“, kiu havis duan kunvenon dum la UK en Nürnberg. Poste la societo ĉesis doni vivsignon. - Similan celon havis rubriko en „Internacia Komerco“ nomita „Borso de Internacia Komerco“ publikigante senpage ofertojn kaj serĉojn de varoj (1923-24).

Societoj kaj gazetoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj komercaj gazetoj estis la Export Esperantist, eldonita en Chicago, (1909-1924) kaj la Komerca Bulteno, organo de la komerca fako de UEA, eldonita en Dijon en 1911 (redaktida de W. A. Vogler). UEA havis kiel apartan fakon la unuan komercan organizon por Esperantistoj. Alia klopodo estis, ke komercaj gazetoj nacilingvaj enhavu Esperantajn partojn, resumojn simile al aliaj fakgazetoj nacilingvaj. Laŭ la katalogo de Davidov la gazeto „Organisation“, germanlingva fakrevuo komerca kaj industria, eldonita de H. Th. Hoffmann, Berlin, en 1907 havis unuafoje konstantan Esperantan fakon. UEA estis inter la unuaj, kiuj servis ankaŭ praktike por komercistoj. Jam en 1914 inter la delegitoj estis 285 el komerca branĉo, el ili 126 komercistoj, 15 agentoj, 47 komercoficistoj, 41 bankoficistoj kaj 16 industriistoj. En sia gazeto sub „Reciproka Informado“ estis konstanta rubriko, kiu enhavis demandojn kaj ofertojn pri vendotaj kaj aĉetotaj varoj. Similan rubrikon ĝi enhavis en postmilitaj jarkolektoj sub rubriko „Internacia Komerco“. La komercaj servoj estis ofte gravaj kaj videble kreskis Laŭ statistiko la delegitoj anoncis al Centro plenumitajn komercajn servojn: en

1909 1910 1911 1912 1913 1120 1513 2698 2835 3710

Post la venecia konferenco aperis unuafoje propono en la gazeto de UEA ke ĝi havu apartajn delegitojn nomitajn „Komercaj Delegitoj“ (K. D.) en ĉefaj lokoj, por esti je dispono en specialaj komercaj servoj, informdonoj, ktp.

En 1913 fondiĝis en Paris „Esperantista Komerca kaj Industria Asocio“, kiu enhavis konstantan komercan ekspozicion en sia ejo kaj deziris aranĝi grandan komercan Esperantan ekspozicion okaze de la UK en Paris. En 1917 sinjorino Farges aranĝis ĉe Lyona Foiro Esperantan oficejon kun ekspozicio, post la unua mondmilito oni imitis tion en preskaŭ ĉiuj gravaj foiroj, sed kelkaj (ekz. en Budapest) havis jam antaŭmilite Esperanto-standojn. En 1914 SFPE eldonis franclingvan broŝuron por komercistoj de Maurice Rollet de l'Isle. Laŭ la statistiko el 1914 tiam estis dek komercaj fakgrupoj, en 7 landoj. En 38 landoj 968 firmoj kaj komercistoj havis Esperantistojn (ĉu kiel ĉefojn, ĉu kiel oficistojn). Tamen en tiu nombro enestas ankaŭ la apotekistoj, inĝenieroj, ktp., kiuj funkciis kiel delegitoj. Dum la unua mondmilito eklaboris en Britujo kaj en kelkaj landoj (ekz. Argentino, Polujo, Belgujo, Svisujo) komitatoj por, la propagando. D-ro H. Unger eldonis de 1919-1922 bone redaktitan gazeton Internacia Komerca Revuo, Zürich. Poste provis la Esperanto Triumfonta (HDE) aperigi kiel aldonon en marto 1923-okt. 1924 grandformatan, interesan gazeton Internacia Komerco redaktita de H. Unger kaj R. Kreuz. La intereso denove ne estis sufiĉa kaj post ĉesigo UEA donis aldonon al sia ,Esperanto', sub titolo Ekonomia Kuriero, redaktita de R. Kreuz. Ĝi aperis nur en 1925. Tiutempe eklaboris sub gvido de d-ro H. Unger simila komitato „Svisa Asocio por la Universala Komerca Lingvo“, fondita en 1919. En Gand la nomo de simila belga komitato estis „Pro Belgica“. Tiuj komitatoj akiris por prez-oj gravajn personojn. Dum la milito la en London fondita Komitato por Komuna Komerca Lingvo aranĝis interesan eksperimenton. En diversaj landoj - apartenantaj ĉefe al la „ententec“-ŝtatoj, samtempe komencis lerni Esperanton komercaj oficistoj kaj poste ili samtempe korespondis unu kun la alia. La celo estis pruvi, ke komercistoj el diversaj landoj povus jam post kelkmonata studado de sia oficistaro enkonduki Esperanton. La eksperimento estis nek sufiĉe konigata al komercistaro nek energie daŭrigata, por konstante dokumenti la eblecojn per Esperanto. La komenca entuziasmo postmilita baldaŭ ĉesis kaj la komitatoj eksilentis. Similan sorton havis Esperanta-fako de japana ampleksa komerca revuo „The World Salesman“ kaj la franca ledindustria gazeto „Le Cuir“, kiu en 5 lingvoj, ankaŭ Esperante publikigis listojn de ledindustriaj firmoj. En 1919 fondis Leander Tell en Stockholm svedan societon por komerca lingvo, kiu fariĝis poste „Internacia Federacio por komuna komerca lingvo“ sub lia prezido kaj havis grandan fakkunvenon en 1922 dum la UK en Helsinki. Dua kunveno estis dum la UK en Nürnberg, sed la kunveno en Wien estis jam parte malsukceso. La gazeto „Internacia Komerca Revuo“ estis oficiala organo de la federacio, poste la „Internacia Komerco“ de „E Triumfonta“, sed la komerca movado denove montriĝis malforta, la fakrevuoj kaj fakaldonoj ĉesis kaj ankaŭ eksilentis la federacio. Similan sorton havis la Komerca Muzeo, fondita kun simila celo (var-interŝanĝo, konstanta ekspozicio), post la milito en Paris per Meras, kiu eldonis gazeton parte en Esperanto. Estas menciinde, ke en 1924 oni fondis en Fulde, Germanujo, „Ekonomian Unuiĝon de Internaciaj Katolikaj Komercistoj“, kiu deziris precipe la katolikajn komercistojn interrilatigi per Esperanto. En Aŭstrujo estis projekto pri apuddanuba komerca societo sed ĝi eksilentis. En Paris fondiĝis la Esperanto kaj Komerco, asocio por la disvastigo de franca komerco per Esperanto. Ĝi eldonis aparte bultenon, kiu aperis sur la paĝoj de La Movado.

En Japanujo mallongtempe laboris Esperanta Komerca Korporacio. Apud Dresden fondiĝis en 1922 la Komercista Esperantista Unio, (KEU), kiu tamen ne estas societo de komercistoj sed propejo por precipe germanaj varoj per Esperanto, havante agentejojn en diversaj landoj. Ĝi eldonas informan bultenon kun ofertoj kaj anoncoj.

Terminaro Komerca aperis en n-ro 2. (majo 1923) de „Internacia Komerco“ Similan oni eldonis, kiel projekton por aldoni al ŝlosiloj, red. de profesoro Th. Cart, dum la komerca konferenco en Paris 1925. Liston de varoj aperigis Esperante la Foiro de Leipzig en 1918 (Listo de la Komercaj Branĉoj) kaj poste ankaŭ la Foiro de Frankfurt.

Foiroj[redakti | redakti fonton]

En la postmilitaj jaroj la plimulto de la internaciaj foiroj unu post la alia ekuzis Esperanton por reklamo. Kelkaj foiroj, ekz. tiu de Leipzig, Frankfurt, Budapest, Lyon, Reichenberg, ktp. eldonis afiŝojn, prospektojn, glumarkojn, cirkulerojn regule kaj en rimarkinda nombro. La Unio de l' Internaciaj Foiroj en Milano rilatas favore al Esperanto. En la lastaj jaroj pro la malkresko de la int. komercaj rilatoj ankaŭ la uzo de Esperanto malkreskis ĉe la foiroj. (laŭ la ĉiujaraj raportoj de ICK.)

Informoficejoj[redakti | redakti fonton]

Ilia unua mondkongreso, okazinta 1930 en Wien, unuvoĉe akceptis rezolucion pri enkonduko de Esperanto en la sferon de la informoficejoj. Josef Eugen Kun, la ĝeneraldirektoro de „Confidentia“, aranĝinto de la kongreso, ankaŭ estas amiko de Esperanto.

Scienco, komerco kaj industrio[redakti | redakti fonton]

Internacia Konferenco por uzado de Esperanto en sciencoj puraj kaj aplikitaj okazis en 1925 en Parizo samtempe kun la Konferenco por la uzado de Esperanto en komerco kaj industrio. Al la scienca konferenco aliĝis kelkaj ministerioj el Hispanio, Ĉinio kaj Francio, internaciaj kaj naciaj sciencaj kaj teknikaj asocioj — entute 230 sciencaj kaj teknikaj societoj el 37 landoj. La komercan konferencon partoprenis reprezentantoj de 10 registaroj, 171 komercaj ĉambroj kaj industriaj korporacioj, 14 foiroj kaj 208 firmoj kaj entreprenistoj el 33 landoj.

Esperanto kaj komercaj markoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2010 ekaperis tendenco ke iuj kompanioj, produktoj aŭ servoj elektas nomon en Esperanto. Ekzistas listo kun centoj da ekzemploj[1]. Jam nur en Belgio estas jam pli ol 100 nomoj[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Yves Nevelsteen, Markoj en Esperanto, 1-a de januaro 2018.