Henriko Fischer-Galati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko Fischer-Galati
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1879 (1879-07-03)
Morto 13-an de februaro 1960 (1960-02-13) (80-jaraĝa)
en La Tour-de-Peilz
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Henriko FISCHER-GALAȚI [fiŝer galacj] (naskiĝis la 3-an de julio 1879 en Galați, mortis la 13-an de februaro 1960 en La Tour-de-Peilz, ĉe Lago Lemano (Ĝenevo)) estis rumana Esperanto-pioniro de la unua periodo, eldonisto kaj presisto en București, ĝis 1926 grandindustriisto.

Fischer fariĝis esperantisto en 1902[1]. Li gvidis multajn kursojn, kunvenojn kaj kongresojn. De 1904 li estis prezidanto de la unua Rumana Esperanto-Societo en Galați, de 1908 de la Federacio de Esperantistaj Societoj en Rumanio, de li fonditaj. Prezidanto de Rumana Esperantista Societo de 1923 ĝis sia ekziliĝo en 1941. Redaktoro de Rumana Gazeto Esperantista.

Fischer eldonis la rumanan ŝlosilon, diversajn lernolibrojn, propagandilojn. Li estis ano de la Lingva Komitato (LK) de 1908 kaj de la Akademio de Esperanto. Oficiala reprezentanto de la rumana registaro dum pluraj Universalaj Kongresoj (UK). Kondukis de 1922 Esperanto-Centron Rumanan (ECR), fonditan de li kun helpo de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu, en propra domo kun biblioteko, kurso, librovendejo, presejo esperantistaj. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Li estis kavaliro de la Ordeno de la Krono[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.