Ŝlosiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gvidlibroj pri Esperanto

Ŝlosilo de Esperanto aŭ sinonime Ĉefeĉ-ŝlosilo estas miniatur-formata, malpeza kaj malkara informilo broŝura pri Esperanto, aldonebla al letero, kun konciza gramatiko kaj vortaro nacilingva-Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiajn "Ŝlosilojn" inventis la germana propagandisto Herbert F. Höveler en 1905. La origina ideo estis, ke esperantisto skribas al iu en lando, kies lingvon li ne komprenas. Li skribu en Esperanto, kaj aldonu la ŝlosilon. Tiu ideo varbis al la Esperanto-movado pionirojn en multaj lokoj. Laŭ la angla elparolo de la nomaj komencliteroj "H.F.H." de Höveler, kiu estis unu el la eldonintoj, oni nomis tiujn libretojn „Ĉefeĉ“-„ŝlosiloj“ (laŭ UEA-Jarlibro 1930, p. 45). La ŝlosiloj ludis gravan rolon precipe antaŭ la unua mondmilito. En la intermilita epoko plenumis gravan servon ĉefe la ŝlosiloj en malgrandaj, ekzotaj lingvoj, kies E-a ŝlosilo ofte estas la unua serioza pionira paŝo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Rumana kaj hebrea ŝlosiloj

La ŝlosiloj enhavas la mallongan gramatikon kaj vortaron nacilingvan → Esperantan, kaj la aranĝo kaj aspekto de la libretoj estas similaj; tamen estas iel diferencaj antaŭaĵoj kiaj el 1916 en la nederlanda samformata poŝlibro sed nur vortara. La aperigon de la ŝlosiloj prizorgis de 1925 Internacia Centra Komitato (ICK), en 1933 UEA. Laŭ la normo de ICK ĝis 1933 ekzistis ŝlosiloj en 26 lingvoj. Kelkaj ŝlosiloj presiĝis en multnombraj ekzempleroj, ekz. la sveda ĝis 1933 en 140 miloj (vd. la kajerojn de la Oficiala Dokumentaro).

Referencoj[redakti | redakti fonton]