Alice-Leontine Farges
Aspekto
| Alice-Leontine Farges | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 22-an de januaro 1869 en Couloutre |
| Morto | |
| Lingvoj | Esperanto • franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |


Alice-Leontine FARGES (farĵ), francino. Naskiĝis en la 22-a de januaro 1869 en Couloutre (apud Nevers)[1]. Fondis en Liono (1910) la "E-istan Hejmon", malfermitan al ĉiuj E-istoj. Direktas E-Oficejon de 1908. Eldonis E-ajn glumarkojn, juvelojn E-ajn ktp. Propagandis ĉe komercistoj. Enirigis uzadon de E kaj organizis prop. budon ĉe Foiro de Liono.

