Somera Olimpiko 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Someraj Olimpikoj 2020)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
XXXII Somera Olimpiko
2020 Summer Olympics text logo.svg
Loko: Tokio (Flago-de-Japanio.svg Japanio)
Komenca dato: La 24-a de julio 2020
Fina dato: La 9-a de aŭgusto 2020
Nombro de nacioj:
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)

( / )
Nombroj de sportoj:
33 (50 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Information icon.svg
vdr

La 32-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazos de la 24-a de julio 2020 ĝis la 9-a de aŭgusto 2020 en Tokio, Flago-de-Japanio.svg Japanio. Oficiala nomo estas Ludoj de la 32-a Olimpiado. Pro la mondomilitoj ĝi estos la 29-a okazo. Konkursoj de futbalo kaj softbalo jam komenciĝos du tagojn antaŭ la malferma ceremonio je la 22-a de julio. La japan ĉefurbo jam en 1964 estis loko de la 18-aj someraj olimpiaj ludoj. En la plursporta evento okazos 339 konkursoj de 50 sportfakoj de 33 sportoj.[1] La decidon anoncis la Internacia Olimpika Komitato la 7-an de septembro 2013 en Bonaero.[2]

Someraj Olimpikoj estas grava internacia sportaj kaj kulturaj festivaloj, kiuj celebriĝos en la tradicio de la Olimpiaj ludoj.

Kandidatintaj urboj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1-a de septembro 2011 Nacia Olimpika Komitato devis anonci, ke urbo de ties lando volas aranĝi la olimpiajn ludojn. La ses urboj, kiuj kandidatiĝis estis: Bakuo (Azerbajĝano), Doho (Kataro), Istanbulo (Turkujo), Madrido (Hispanujo), Romo (Italujo) kaj Tokio (Japanujo).[3] Duonan jaron poste Romo rezignis sian kandidatiĝon, ĉar la itala registaro ne volis subteni la ludojn finance.[4] La 23-an de majo 2012 la IOK anoncis tri urbojn el kiuj la membroj de la IOK elektis la aranĝontan urbon. Ili estis Istanbulo, Madrido kaj Tokio.[5] En kunsido je la 7-a de septembro 2013 urbo bezonis almenaŭ 50 procentoj de la voĉoj por esti la aranĝonta loko. Neniu urbo atingis tion en la unua voĉdono. Ĉar Istanbulo kaj Madrido ricevis saman nombron de voĉoj okazis decida voĉdono inter tiu urboj. La nombro de la voĉdonintoj ŝanĝiĝis, ĉar neniu membro rajtas voĉdoni kiam urbo de ties ŝtato estas elektebla.

Elekto de la gastigonta urbo
Urbo Ŝtato 1-a voĉdono decida voĉdono 2-a voĉdono
Tokio Flag of Japan.svg Japanujo 42 60
Istanbulo Flag of Turkey.svg Turkujo 26 49 36
Madrido Flag of Spain.svg Hispanujo 26 45
Voĉdonintoj 94 94 96

Sportoj[redakti | redakti fonton]

La 9-an de junio 2017 la estraro de la IOK aprobis la programon de la ludoj.[6] Okazos 339 konkursoj en 33 sportoj ampleksante 50 fakojn. Kompare al la ludoj de 2016 tio estas pligrandigo de 15 konkursoj. Samtempe tamen la nombro de sportistoj estas 285 homoj malpli granda ol antaŭ kvar jaroj. Kvin sportoj unuafoje estas en la programo: Karateo, ondorajdado, softbalo, sporta grimpado kaj tabulrulado. Ĉiuj sportoj de 2016 reaperis en tiuj ludoj.

La 12-an de februaro 2013 la estraro de la IOK anoncis la 25 kernosportojn, kiujn ĝi rekomendas kune kun la du novaj sportoj de 2016 – golfo kaj rugbeo sepopa.[7] Surprize estis, ke luktado unue ne estis rekomendita. La sporto jam estis en la antikvaj olimpiaj ludoj kaj krom 1900 en ĉiuj modernaj ludoj. La IOK bazis sian decidon sur analizo de la 26 sportoj per 39 kriterioj ekz. spektantoj, venditaj biletoj aŭ membronombro. Pri la 28-a sporto la estraro el ok sportoj elektis tri. El tiuj kunsido de la IOK je la 8-a de septrembro 2013 elektis luktadon. Laŭ la Agendo 2020 la gastigonto ankaŭ povas proponi sportojn. El la proponitaj sportoj la 3-an de aŭgusto 2016 la IOK anoncis, ke la kvin sportoj bazopilkado/softbalo, karateo, ondorajdado, sporta grimpado kaj tabulrulado estos en la programo. Tiu decido validos nur por ĉi tiuj olimpiaj ludoj.

Tempoplano[redakti | redakti fonton]

    Malferma kaj ferma ceremonio         Kvalifika konkurso      x  Finalaj konkursoj

Lasta kolumno: tuta nombro de decidoj en la unuopaj sportaj branĉoj

Tempoplano de la Olimpiaj ludoj de 2020 (kun nombro de la medalaj aljuĝoj)
Julio Aŭgusto
Sportofakoj 22
Me
23
Ĵa
24
Ve
25
Sa
26
Di
27
Lu
28
Ma
29
Me
30
Ĵa
31
Ve
01
Sa
02
Di
03
Lu
04
Ma
05
Me
06
Ĵa
07
Ve
08
Sa
09
Di
Entute
Ceremonio
Arkopafado 1 1 1 1 1 5
Atletiko 2 3 5 5 6 5 7 7 7 1 48
Badmintono 1 1 1 2 5
Bazopilkado/
Softbalo
Bazopilkado 1 1
Softbalo 1 1
Biciklado BMX liberstila 2 2
BMX vetkura 2 2
Montobiciklado 1 1 2
Traka biciklado 1 2 1 2 2 1 3 12
Voja biciklado 1 1 2 4
Boksado 2 1 1 1 4 4 13
Flugpilkado hala 1 1 2
plaĝa 1 1 2
Gimnastiko Arta 1 1 1 1 4 3 3 14
Ritma 1 1 2
Trampolina 1 1 2
Golfo 1 1 2
Halterlevado 1 2 1 2 1 2 1 2 1 1 14
Hokeo 1 1 2
Ĵudo 2 2 2 2 2 2 2 1 15
Kajakado-kanuado vetkuro 4 4 4 12
slalomo 1 1 1 1 4
Karateo 3 3 2 8
Korbopilkado 3×3 korbopilkado 2 2
Korbopilkado 1 1 2
Luktado 3 3 3 3 3 3 18
Manpilkado 1 1 2
Moderna kvinbatalo 1 1 2
Naĝado Akvopilkado 1 1 2
Maratona naĝado 1 1 2
Naĝkonkurenco 4 4 4 5 5 4 4 5 35
Plonĝado 1 1 1 1 1 1 1 1 8
Sinkrona naĝado 1 1 2
Ondorajdado 2 ¹ ¹ ¹ ¹ 2
Pafado Fusilo kaj pistolo 2 2 2 1 1 2 10
Kartoĉa fusilo 2 2 1 5
Piedopilkado 1 1 2
Rajdado Dresrajdado 1 1 2
Ĉevala tribatalo 2 2
Ĉevalsaltado 2 2
Remado 2 4 4 4 14
Rugbeo sepopa 1 1 2
Rultabulado Parko 1 1 2
Strato 1 1 2
Skermo 2 2 2 1 1 1 1 1 1 12
Sporta grimpado 1 1 2
Tabloteniso 1 1 1 1 1 5
Tekvondo 2 2 2 2 8
Teniso 1 1 3 5
Triatlono 1 1 1 3
Velado 2 2 2 2 2 10
Medalaj aljuĝoj 11 18 21 22 23 17 22 19 26 22 14 17 28 22 34 13 339
22
Me
23
Ĵa
24
Ve
25
Sa
26
Di
27
Lu
28
Ma
29
Me
30
Ĵa
31
Ve
01
Sa
02
Di
03
Lu
04
Ma
05
Me
06
Ĵa
07
Ve
08
Sa
09
Di
Entute
fonto: https://tokyo2020.org/en/games/schedule/olympic/

¹ = Ĉar ondorajdado ege dependas de la eco de la ondoj, la tempolplano povos esti ŝanĝita.

Konkursejoj[redakti | redakti fonton]

La olimpia vilaĝo troviĝos en la kvartalo Ĉuo. Ĝi havos litojn por 18.000 personoj. Post la paralimpiaj ludoj la loĝejoj estos vendataj kiel apartamentoj. La ludoj okazos en 42 konkursejoj. La areo ĉirkaŭ la olimpia vilaĝo estas dividata en du subareoj: la hereda areo kaj la tokia golfa areo. La plejparto de la konkursejoj troviĝas ene de ok kilometroj de la olimpia vilaĝo. La malferma kaj ferma ceremonioj okazos en la Nova nacia stadiono. Ĝi estas nove konstruita stadiono sur la sama loko de la olimpia stadiono de 1964.

Hereda areo[redakti | redakti fonton]

Konkursejo Sportfakoj
Olimpia stadiono Malferma kaj ferma ceremonio
Athletics pictogram.svgAtletiko
Football pictogram.svgPiedopilkado
Tokia urbega gimnastejo Table tennis pictogram.svgTabloteniso
Nacia stadiono de Yoyogi Handball pictogram.svgManpilkado
Nippon Budokan Judo pictogram.svgĴudo
Karate pictogram.svgKarateo
Imperial Palace Garden Athletics pictogram.svgAtletiko (Marŝkurado)
Internacia forumo de Tokio Weightlifting pictogram.svgHalterlevado
Areno de Kokugikan Boxing pictogram.svgBoksado
Ĉevalosporta parko Equestrian pictogram.svgRajdado
Musashino Forest Sport Plaza Badminton pictogram.svgBadmintono
Modern pentathlon pictogram.svgModern kvinbatalo (skermo)
Stadiono de Tokio Football pictogram.svgPiedopilkado
Rugby sevens pictogram.svgRugbeo
Modern pentathlon pictogram.svgModern kvinbatalo (naĝado, skermo, rajdado)
Parko de Musashinonomori Cycling (road) pictogram.svgBiciklado (voja) (starto de la voja konkurso)

Tokia golfa areo[redakti | redakti fonton]

Konkursejo Sportfakoj
Areno de Ariake Volleyball (indoor) pictogram.svgFlugpilkado (hala)
Gimnastika centro de Ariake Gymnastics (artistic) pictogram.svgGimnastiko
Urba sporta parko de Ariake BMX freestyle pictogram.svgBiciklado (BMX liberstila)
Cycling (BMX) pictogram.svgBiciklado (BMX vetkura)
Skateboarding pictogram.svgRultabulado
Tenisa parko de Ariake Tennis pictogram.svgTeniso
Mara parko de Odaiba Open water swimming pictogram.svgMaratona naĝado
Triathlon pictogram.svgTriatlono
Parko de Shiokaze Volleyball (beach) pictogram.svgFlugpilkado (plaĝa)
Urba sporta parko de Aomi 3x3 basketball pictogram.svgKorbopilkado (3×3 Korbopilkado)
Climbing pictogram.svgSporta grimpado
Hokeo stadiono de Oi Field hockey pictogram.svgHokeo
Sea Forest Cross-Country Course Equestrian Eventing pictogram.svgĈevalosporto
Sea Forest Waterway Canoeing (flatwater) pictogram.svgKajakado-Kanuado
Rowing pictogram.svgRemado
Kajakado-Kanuada slaloma centro de Kasai Canoeing (slalom) pictogram.svgKajakado-Kanuada slalomo
Arkpafada parko de Yumenoshima Archery pictogram.svgArpafado
Akvosporta centro de Tokio Swimming pictogram.svgNaĝkonkurenco
Diving pictogram.svgPlonĝado
Synchronized swimming pictogram.svgSinkrona naĝado
Akvopilkada centro de Tatsumi Water polo pictogram.svgAkvopilkado
Makuhari Messe Hall A Wrestling pictogram.svgLuktado
Taekwondo pictogram.svgTekvondo
Makuhari Messe Hall B Fencing pictogram.svgSkermo

Aliaj konkursejoj[redakti | redakti fonton]

Konkursejo Sportfakoj
Ondorajdada plaĝo de Tsurigasaki Surfing pictogram transparent.svgOndorajdado
Saitama Super Arena Basketball pictogram.svgKorbopilkado
Pafadejo de Asaka Shooting pictogram.svgPafado
Kasumigaseki Country Club Golf pictogram.svgGolfo
Jaĥta haveno de Enoshima Sailing pictogram.svgVelado
Ciklodromo de Izu Cycling (track) pictogram.svgTraka biciklado
Montobicikla konkursejo de Izu Cycling (mountain biking) pictogram.svgMontobiciklado
Fuji International Speedway Cycling (road) pictogram.svgBiciklado (voja) (individua tempokurumo, fino de voja biciklado)
Bazopilkada stadiono de Fukushima Azuma Baseball pictogram.svgBazopilkado
Softball pictogram.svgSoftbalo
Bazopilkada stadiono de Yokohama Baseball pictogram.svgBazopilkado
Softball pictogram.svgSoftbalo
Kupolo de Sapporo Football pictogram.svgPiedopilkado
Stadiono de Miyagi Football pictogram.svgPiedopilkado
Stadiono de Ibaraki Kashima Football pictogram.svgPiedopilkado
Stadiono de Saitama Football pictogram.svgPiedopilkado
Internacia stadiono de Yokohama Football pictogram.svgPiedopilkado

Emblemo[redakti | redakti fonton]

La emblemo de la ludoj estis prezentita al la publiko la 24-an de julio 2015. Ĝi montras stiligitan T kun ruĝa disko. La T reprezentu la anglajn vortojn Tokyo (Tokio), Tomorrow (morgaŭ) kaj Team (teamo). La ruĝa disko reprezentu povon de batanta koro kaj la japanan flagon.[8] La kreinto de la emblemo de la Téâtre de Liège, Olivier Debi, juĝe volis preventi ties uzon, ĉar ĝi siaopinie estis plagiato de sia embelmo.[9] La 1-an de septembro 2015 oni anoncis, ke oni elektos novan emblemon. La 8-an de aprilo 2016 ĝi estis prezentita. Ĝin kreis Asao Tokolo. La emblemo montras multajn indigajn rektangulojn, kiuj formas cirklon. La indiga koloro estas tradicia japana koloro. La rektanguloj en tri diversaj formoj reprezentu diversajn landojn, kulturojn kaj pensmanierojn. Tio enhavu la mesaĝon „unueco en diverseco“.

Suspekto de subaĉeto[redakti | redakti fonton]

En decembro de 2015 parizaj financkrimaj enketistoj komencis enketi du pagojn de japana konto al la singapura konsila firmao Black Tidings.[10] Temas pri kvanto de 2,8 milionoj da singapuraj dolaroj. La pagoj okazis en junio kaj oktobro de 2013 kun la rimarko „Tokio 2020 Olimpiaj Ludoj-kandidatiĝo“ (Tokyo 2020 Olympic Game Bid).[11] La tenanto de Black Tidings , Tan Tong Han, estas proksimulo de Papa Massata Diack - filo de Lamine Diack, kiu estas eksa estro la IAAF.[12] Ĉi tiu enketo komenciĝis ene de alia enketo pri aliaj suspektoj de subaĉeto kaj ĉantiĝo de ambaŭ. Pri Lamine Diack estas konata, ke li havis influon sur kelkaj afrikaj membroj de la IOK.

En januaro de 2019 la francaj enketistoj ankaŭ komencis enketi pri Tsunekazu Takeda, la tiama prezidanto de la japana olimpia komitato kaj estrarano de la IOK. Laŭ la enketistoj li aprobis la du pagojn al la singapura firmao.[13] Pro la enketo li anoncis en marto, ke li rezignis siajn postenojn.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olympic Programme (angle). Alirita 9-a de novembro 2019.
  2. Tokio richtet Sommerspiele 2020 aus (germane). Arkivita el la originalo je 2016-03-15. Alirita 9-a de novembro 2019.
  3. Six Applicant Cities for the 2020 Olympic Games (angle). Arkivita el la originalo je 2016-04-25. Alirita 9-a de novembro 2019.
  4. Rome's 2020 Olympic bid scrapped by Monti (angle). Arkivita el la originalo je 2012-07-19.
  5. Madrid, Istanbul und Tokio ringen um den Zuschlag (germane). Arkivita el la originalo je 2016-05-15. Alirita 9-a de novembro 2019.
  6. Tokyo 2020 event programme to see major boost for female participation, youth and urban appeal (angle). Arkivita el la originalo je 2019-09-30. Alirita 17-a de novembro 2019.
  7. IOC Executive Board recommends 25 core sports for 2020 Games (angle). Arkivita el la originalo je 2019-07-11. Alirita 17-a de novembro 2019.
  8. Tokyo 2020 unveils official emblem with five years to go (angle). Arkivita el la originalo je 2015-08-10.
  9. Tokyo Olympic Games logo embroiled in plagiarism row (angle). Arkivita el la originalo je 2019-08-19. Alirita 9-a de novembro 2019.
  10. Ermittler untersuchen verdächtige Zahlungen (germane). Arkivita el la originalo je 2017-11-29. Alirita 29-a de novembro 2019.
  11. Tokyo Olympics 2020: French prosecutors probe '$2m payment' (angle). Arkivita el la originalo je 2019-07-10. Alirita 29-a de novembro 2019.
  12. 12,0 12,1 Tsunekazu Takeda to leave JOC and IOC posts amid scandal (angle). Arkivita el la originalo je 2019-05-11. Alirita 29-a de novembro 20.
  13. IOC marketing chair from Japan investigated for corruption (angle). Alirita 29-a de novembro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020