Grekio en la Somera Olimpiko 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grekio en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  la pafistino Anna Korakaki ( Άννα Κορακάκη) kaj la arta gimnasto Eleftherios Petrunias (Ελευθέριος Πετρούνιας) (malfermo)
la akvopilkisto Ioanis Funtulis (Γιάννης Φουντούλης) (fermo)
Sportistoj 83 en 17 fakoj
Medaloj
rango: 36
Oro
2
Arĝento
1
Bronzo
1
Sume
4
vdr

La greka teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 83 sportistojn. Ili partoprenis en 17 fakoj. Flagtenanto de la greka teamo estis la pafistino Anna Korakaki ( Άννα Κορακάκη) kaj la arta gimnasto Eleftherios Petrunias (Ελευθέριος Πετρούνιας) dum la malferma ceremonio respektive la akvopilkisto Ioanis Funtulis (Γιάννης Φουντούλης) dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, unu arĝentan kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 36-an rangon.

la 24-jara Stefanos Ntuskos (Στέφανος Ντούσκος) gajnis oran medalon en unuopa remado

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Greka Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]