Fiĝioj en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de la Fiĝioj Fiĝioj en la Olimpikoj ekde la jaro 1956 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 14 someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiu de 1964 kaj tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankaŭ en 1988, 1994 kaj 2002 ĉeestis po unusola fiĝia partoprenanto.

aparte notindas la tabulvelisto Tony Philp (jen en foto de 2009)

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte tri medalojn: Temas pri du oraj kaj bronza medaloj. Kiam Rugbeo 7, la nacia sporto de la insularo, iĝis solimpoika disciplino en en la Somera Olimpiko 2016 en Rio, la fiĝia vira teamo akaparis la oran medalon kaj same faris tion en la Somera Olimpiko 2020 okazinta en 2021 - ĝis nun do neniu alia olimpika teamo iam havis oran medalon en tiu variaĵo de vira rugbeo. Krome la virina teamo de Rugbeo 7 en 2021 atingis bronzan medalon - en tiu konkurso la teamo de Novzelando superis. Per tio sume la fiĝia teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 97-an rangon.

Aparte notindas la tabulvelisto Tony Philp, kiu partoprenis kvin sinsekvajn somerajn olimpikojn inter 1984 kaj 2000, kaj en la unua evento, 15-jara, estis la plej juna sportisto en velado.

Kunordigas la teamon la Fiĝia Sporta Asocio kaj Nacia Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]