Zambio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Zambio en la Olimpikoj sub la nuna nomo ekde la jaro 1968 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam preskaŭ ĉiuj afrikaj teamj unuiĝis en bojkoto pro la politiko de apartismo en Sud-Afriko.

insigno de la teamo "norda Rodezio" en 1964

Antaŭe la teamo jam partoprenis je la nomo "norda Rodezio" en 1964, kaj per la nomo "Rodezio" nome de la Federacio de Rodezio kaj Njasalando (la nuna teritorio de nunaj Ŝtatoj Zimbabvo, Zambio kaj Malavio) en 1960. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis zambiaj partoprenantoj.

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temas pri arĝenta medalo en la Somera Olimpiko 1996 kaj bronza medalo jam 12 jarojn antaŭe en la Somera Olimpiko 1984. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 129-an rangon.

Kunordigas la teamon la Zambia Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]