Kubo en la Somera Olimpiko 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kubo en la Olimpikoj

Flago de Kubo
IOK-kodo  CUB
NOK Kuba Olimpika Komitato
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
70 sportistoj en 16 disciplinoj (fakoj)
Flagtenanto Yaime Pérez kaj Mijaín López (inaŭguro)
Zurian Hechavarria (fermo)
Medaloj
Rango: #14
oro
7
arĝento
3
bronzo
5
sumo
15
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1900 · 1904 · 1908-1920 · 1924 · 1928 · 1932-1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984-1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020

La sportista teamo de Kubo konkurencis en la Somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio krokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio. La kuba delegacio estis la plej malgranda (kaj unua kun malpli ol 100 atletoj) kuba teamo ekde 1964, kiu hazarde estis ankaŭ en Tokio. Ĝi estis la dudekunua apero de la nacio ĉe la Someraj Olimpikoj. Kubo pliboniĝis kompare al sia rezulto de 2016: La teamo entute atingis 14 medalojn, 7 orajn, 3 arĝentajn kaj 5 bronzajn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 15-an rangon. Kunordigis la teamon la Kuba Olimpika Komitato. Ke pro la pandemio estis allasitaj nur tre malmultaj vizitantoj, videblas ankaŭ en vikipedio, kie ĝis nun ekzistas signife malpli da publike faritaj fotoj pri la evento kompare al la antaŭaj olimpikoj.

La honoron esti la flagoportistoj de la teamo havis la diskoĵetistino Yaime Pérez kaj la luktisto Mijaín López en la malferma ceremonio kaj Zurian Hechavarria en la ferma. Mijaín López eĉ havis tiun honoron jam la kvaran fojon, li ankaŭ gvidis sian teamon en la olimpikoj de 2008, 2012 kaj 2016.

la luktisto Luis Orta estis unu el la ormedalintoj

Medalistoj[redakti | redakti fonton]

medalo nomo fako evento dato
 Oro Luis Orta luktado grekromia stilo, ĝis 60 kg 2-a de aŭgusto
 Oro Mijaín López luktado grekromia stilo, ĝis 130 kg 2-a de aŭgusto
 Oro Fernando Jorge
Serguey Torres
kanuado vira konkuro C-2 de 1000 metroj 3-a de aŭgusto
 Oro Roniel Iglesias boksado viroj 63 ĝis 69 kg 3-a de aŭgusto
 Oro Arlen López boksado viroj 75 ĝis 81 kg 4-a de aŭgusto
 Oro Julio César La Cruz boksado viroj 81 ĝis 91 kg 6-a de aŭgusto
 Oro Andy Cruz boksado viroj 57 ĝis 63 kg 8-a de aŭgusto
 Arĝento Idalys Ortiz ĵudo virinoj de pli ol 78 kg 30-a de julio
 Arĝento Juan Miguel Echevarría atletiko vira longosalto 2-a de aŭgusto
 Arĝento Leuris Pupo pafado vira 25-metra konkuro de rapidpafa pistolo 2-a de aŭgusto
 Bronzo Rafael Alba tekvondo viroj de pli ol 80 kg 27-a de julio
 Bronzo Maykel Massó atletiko vira longosalto 2-a de aŭgusto
 Bronzo Yaime Pérez atletiko virina diskoĵetado 2-a de aŭgusto
 Bronzo Lázaro Álvarez boksado viroj de 52 - 57 kg 2-a de aŭgusto
 Bronzo Reineris Salas luktado liberstila konkuro, viroj de pli ol 97 kg 7-a de aŭgusto
la remistoj S. Torres kaj F. Jorge rikoltis alian ormedalon