Liberstila luktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liber-stila luktado)
Liberstila luktado
sporta fako
amatora lukto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Olimpia libera luktado.

Liberstila luktado aŭ pli simple libera luktado estas sporto en kiu ĉiu partoprenanto klopodas venki super sia kontraŭanto pere de la uzado de prenoj kaj aliaj teknikoj de projekciado. La celo estas venki en la batalo faligante la kontraŭanton surgrunden kaj farante ke tiu tuŝu per ambaŭ skapoloj la plankon dum sufiĉa tempo por ke la arbitracianto konstatu tion, aŭ venkante laŭ poentaro pere de la taksado de la teknikoj kaj agoj montritaj kontraŭ la rivalo.

La termino «libera» kiu nomas la modelon de luktado referencas al la fakto, ke diference de la grek-romia luktado enkiu oni rajtas nek uzi aktive la gambojn nek ataki tiujn de la rivalo, en la libera luktado la gamboj estas plia elemento de la atako kaj de la defendo. Tio estas, ne estas limigoj.

Menciindas, ke tiu luktomaniero estas sporto de alta rezulto kaj de multaj projekcioj tre malfacilaj. Aliflanke la termino «olimpika» estas uzata por diferencigi ĝin el la batala spektaklo same konata kiel libera luktado.[1]

La ina variaĵo de tiu sporto estas nomata ina libera luktado aŭ pli simple ina luktado. Tiuj tri fakoj de lukto (nome grek-romia luktado, vira liberstila luktado kaj ina liberstila luktado) estas Olimpiaj sportoj, nome ili estas konkurencataj en la Olimpiaj ludoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Wrestling Greco-Roman - Summer Olympic Sport». International Olympic Committee. 21a de Novembro 2016. Konsultita la 1an de Januaro 2017.