Pjonĉango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjonĉango
korea alfabeto: 평창군
ĉina skribo: 平昌郡
en angla transskribo: Pyeongchang
Bazaj informoj
ŝtato: Sud-Koreio
provinco: Gangwon-do
areo: 1.463,68 km²
nombro de loĝantoj: 45.482 (stato komence de 2005)
loĝdenso: 31,1 loĝantoj po km
koordinatoj: 37° 22' norde, 128° 23' oriente
Pjonĉango (Suda Koreio)
Pjonĉango (Suda Koreio)
DMS

PjonĉangoPjongĉango (en korea alfabeto 평창군, en ĉina skribo de la korea lingvo 平昌郡 kaj en angla transskribo Pyeongchang, laŭvorta traduko el la korea lingvo "paco kaj prospero") estas distrikto (Pjongĉang-gun) en la provinco Gangwon-do de Sud-Koreio kaj samnoma urbo (Pjongĉang-eup) en la distrikto.

Pjonĉango
Pjonĉango

En januaro 2007 la 18-a kongreso de la internacia federacio pri skiado (Interski) okazis en Pjongĉango / Pjonĉango - post Japanio, Sud-Koreio estis la dua ŝtato de Azio en kiu tiu kongreso okazis. En februaro kaj marto 2008 internacia turniro en serio pri la Monda Pokalo de Biatlono okazis en la urbo, kaj en februaro 2009 la Monda Ĉampioneco de Biatlono.

La budhisma Ŝtona Pagodo
Logotipo de Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango
La Sonorilo de Sangwonsa

La urbo kandidatis organizi la Vintran Olimpikon 2010, sed fine la Internacia Olimpika Komitato atribuis tiun eventon al Vankuvero. Tamen la korea urbo kadre de tiu kandidatiĝo internacie plikonatiĝis, kaj ĝi tenas sian kandidatiĝon ankaŭ por la Vintraj Olimpikoj de 2014 (de la IOC atribuitaj al Soĉio, Rusio) kaj 2018. La 6an de julio 2011 la Internacia Olimpika Komitato en Durbano en Sud-Afriko elektis urbon Pjonĉangon por la Vintra Olimpiko 2018.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pjonĉango situas pli-malpli 180 kilometrojn oriente de la urbo Seulo en la plej granda montoĉeno de la korea duoninsulo, la montaro Taebaek, kiu kovras grandajn partojn de la orienta marbordo de la duoninsulo. Pro alteco de pli-malpli 700 metroj super la marnivelo la vintra sezono estas longa kaj neĝoriĉa. Koresponde la regiono estas nacie konata areo por skiado kaj aliaj disciplinoj de vintra sporto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]